Béla Ferencz (franciskano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla FERENCZ [ferenc], Pater Ervin rumania hungara franciskano. Li naskiĝis en Szárhegy la 10-an de majo 1920.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Ferencz enpaŝis en ordenon en 1938, oni konsakris lin pastro en 1943 en Alba Iulia. En 1944 oni arestis lin kaj sendis al deviga loĝejo por unu jaro. De 1951 li devigloĝis ses jarojn kun aliaj franciskanoj en Radna. Tie li konatiĝis kun Aladár Szoboszlay. En 1957 oni denove arestis lin kaj post naŭ monata preventa arestaĵo oni kondamnis lin al morto, poste al vivdaŭra deviglaboro. Li liberiĝis en 1964 amnestiite. Li estis pastro por 12 jaroj en Distrikto Timiș, poste en 1980 oni arestis lin denove en Kluĵo, kaj oni kondamnis lin al dujara prizono. Li revenis en sian naskiĝvilaĝon en 1997.

Fonto[redakti | redakti fonton]