Béla Barabás (fagotisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BARABÁS Béla [baraba:ŝ] estas rumania hungara fagotartisto, universitata docento. Li naskiĝis en Kluĵo la 26-an de decembro 1936. Li estas la edzo de kantartistino Magda Kásler Barabás.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Barabás diplomitiĝis pri fagoto en universitato pri muziko de Kluĵo en 1959. De 1957 ĝis 1994 li estis membro de Filharmonia Orkestro de Kluĵo, de 1960 li instruis en la Muzikakademio de Kluĵo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.