Athina Papadimitriu
Athina Papadimitriu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1954 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | greka • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kölcsey Ferenc Gimnázium • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Trokán |
Infanoj | Nóra Trokán • Anna Trokán |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Athina PAPADIMITRIU, hungare Papadimitriu Athina estas hungara aktorino. Ŝi apartenas al la greka minoritato en Hungario.
Athina Papadimitriu naskiĝis la 19-an de julio 1954 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Athina Papadimitriu frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1972-1976 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron samloke. Ŝi apartenis al diversaj teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1982-1989 kaj al Operetoteatro (Budapeŝto) ekde 1996. Ŝi longe havis edzon, al kiu ŝi naskis 2 filinojn. Ŝi ricevis premiojn en 1988, 1989, 1993.
Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 15 kinejaj filmoj inter 1971-2004
- 12 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1976-2008, ekzemple Szomszédok (Najbaroj), 1996
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear - Cordelia; La ventego - Miranda; Romeo kaj Julieta - titolrolo; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo)