Degen estis ekzamena komisaro de la Esperanta Instituto por Germanoj kaj vigla propagandisto en meza Germanujo per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Li fondis en 1910 la Lepsikan Esperanto-Instruistaron. Li estis prezidanto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI). Krome li fondis Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) en Vieno en 1924.
Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch (Vortareto Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto, kune kun Bernhard Kötz)
Esperanto-Lernolibro por Popollernejoj, multaj eldonoj 1922-1953
Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof unter Auswertung des deutschen Sprachgutes, Keines Lehrbuch, auch für den Selbstunterricht. Leipzig . Hirt & Sohn. 1927; 48 pĝ.; 19,5 X 13cm; kartonita.
Pri Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof ...
„ La atingita dudeka milo de „Malgranda Degen“ pli pruvas ĝian konatan valoron ol
multaj vortoj. Tamen la tute nova aranĝo pravigos kelkajn rimarkigojn. La instrusperta
aŭtoro traktas la Zamenhof-an lingvan materion laŭ travivaĵoj de juna kontoristo en tri interrilatantaj libropartoj, kiujn antaŭas unu paĝo pri ortografio kaj prononco: la parto enhavas 29 legaĵojn en 12 afergrupoj sur 14 pĝ. (Inter ili estas 17 dialogoj!); II a p. prezentas klarigojn kaj ekzercojn, III a p. tradukekzercojn el la germana, laŭ la sama grupordo. Ĉiuj frazoj estas ĉerpitaj el la lingvo ĉiutaga. Laciĝo estas preskaŭ neebla: frazoj simplaj, ĉapitroj malgrandaj (mezmezure 20 linioj), interŝanĝiĝo de multaj diversaj ideoj, rapida progresado baze de facilaj progresetoj. En la unua parto fraztradukon anstataŭas aparta aranĝo: Marĝenforme troviĝas apud la legajoj, numeritaj same kiel en la teksto, novaj vortoj germanlingve. Tiel ĉio tuj estas facile komprenebla, tamen la unueco de l’ E.-teksto konservita: Lernanto paŝon post paŝo evitos la germanaĵon, despli ĉar lies preso estas tre malgranda. Tabeloj pri afiksoj, prepozicioj, konjunkcioj kaj la Z.-a faciligas resumon. — La nomo Hirt igas nebezona rimarkigon, ke la eksteraĵo estas plaĉa, kovraĵo rezista, formato manpraktika. Ne ĝenas preseraroj, nek alta prezo. La zorge refarita libro garantias certan sukceson ankaŭ kun multo da lernantoj. ”
„ Tiu verko metas en manon de kiu ajn lernanto bonegan, allogan, amuzan lernilon. Tre interesaj lecionoj lerte alternante kun ludoj, kantoj... k.c. — estas ilustritaj per belegaj bildoj, kelkaj eĉ arte koloritaj. La antaŭparolo enhavas gravajn konsilojn ege utilaj al niaj kursgvidantoj. Ne nur al iJi sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas per memstudo lerni Esperanton, ni povas entuziasme rekomendi
ĉi-tiun verkon. Enhavo kaj eldono kune faris de ĝi veran verdan Perlon. ”
↑En Enciklopedio de Esperanto la persona nomo estas erare skribita "Artur" sen "h". Arthur tamen en ĉiuj verkoj troveblaj en Trovanto kaj la kutima formo en la germana de tiu epoko.