Argentina Esperantisto (periodaĵo)
Argentina Esperantisto [1] estis membrogazeto de Argentina Esperanto-Asocio. Redaktita fare de Lázaro Musih, Angel Romano, Jorge Hess (1902-1980), Curt Milkuschutz (1914-2001), Augusto H. García Breque (1914-1998), Horacio Nuñez Regueiro, Hugo Antonio Lingua (1928-1989), Raul Alberto Marzo, Enrique Kohei (1921-1997), Floreal Villar (1920-2006), Marta Suzana Solis, Carlos H. Otheguy, ĝi aperis de 1917 [2] ĝis 1995[3] en Rosario kaj en Bonaero.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3371, paĝo 325
- ↑ Argentina Esperantisto en Enciklopedio de Esperanto/A
- ↑ Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj