Arboreto Nový Dvůr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arboreto Nový Dvůr
ĉeĥe: Arboretum Nový Dvůr
dendrologia ĝardeno
Arboreto Nový Dvůr - areo 2
Oficiala nomo: Arboretum Nový Dvůr
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Nový Dvůr
Historia regiono Silezio
Parto de Silezia landa muzeo
Situo Arboreto Nový Dvůr
 - koordinatoj 49° 56′ 06″ N 17° 46′ 15″ O / 49.93500 °N, 17.77083 °O / 49.93500; 17.77083 (mapo)
Fondita 1958
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Arboretum Nový Dvůr
Retpaĝo: Retpaĝo de muzeo
Portalo pri Ĉeĥio
La arboreto vintre
Arboreto Nový Dvůr

Arboreto Nový Dvůr estas dendrologia ĝardeno, apartenanta al Silezia landa muzeo en Opava, situas en Nový Dvůr, proksimume 10 km de urbocentro de urbo Opava. Tie troviĝas specialigita botanika ĝardeno kun unikaj kolektaĵoj de ĉeĥaj kaj fremdlandaj kreskaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arboreto estis fondita en la jaro 1958 kiel parto de Silezia landa muzeo en Opava. Bazo de kultivaj, kolektaj kaj esploraj agadoj fariĝis de komence devena kastelobjekto en Nový Dvůr kaj ties signifa kolektaĵo de lignokreskaĵoj de eksa kastelparko. La kolektaĵo de lignokreskaĵoj estiĝis kaj iom post iom ĝi disvolviĝis en la jaroj 19061928, kiam tie agadis ties kreinto kaj posedanto Quido Riedel. Lian postenon post li poste prenis lia filino, kiu ĉi tie agadis ĝis la jaro 1945.

Bazo de la arboreto estas riĉa kolektaro de ĉeĥaj kaj fremdlandaj lignokreskaĵoj, subtropikaj kaj tropikaj kreskaĵoj kaj pluaj reprezentantoj de vegetaĵo de ĉiuj kontinentoj. Per ampleksa renovigo de la parko post la jaro 1958 oni sukcesis disvastigi la kolektaron el devenaj 400 specioj kaj formoj de lignokreskaĵoj (areo 1,5 ha) al 7000 taksonoj de lignokreskaĵoj kaj herboj (areo 23 ha). Precipe valoraj en la ekspozicio estas kelkaj pli maljunaj lignokreskaĵoj kaj enkonduko de devenaj plantaĵoj de la kolektaro de Riedel, kiuj estas hodiaŭ vicigataj inter eksterordinaraj pro troviĝo kaj aĝo en dendrologia trezorejo de Ĉeĥio. Ekde la jaro 1990 novaĵo estas partaj ekspozicioj de lignokreskaĵoj, celita al prezentado de geografiaj tutaĵoj, modeloj de flaŭro de diversaj teritorioj de la mondo, ĉi tie estas ekspozicioj kun specifaj specioj kaj diagnostikaj lignokreskaĵoj de diversaj postenoj. Ni trovos ĉi tie ankaŭ ekologie celitaj partojn de la ekspozicio kun tipaj lignokreskaĵoj de torfejoj, erikejoj, sablodunoj, ŝtonaj duondezertoj kaj ankaŭ lignokreskaĵojn kaj herbojn de nordaj kaj altmontaraj situoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.