Antologio de Brazilaj Rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Antologio de Brazilaj Rakontoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1953
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Brazila Esperanto-Ligo
Paĝoj 312
vdr

Antologio de Brazilaj Rakontoj [1] estas antologio de rakontoj elektitaj de Brazila Beletristika Akademio. La verko estas eldonita 312-paĝe de Brazila Esperanto-Ligo el Rio-de-Ĵanejro, en julio 1953. La dua eldono aperis jaron poste.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La antologio konsistas el 33 rakontoj de 33 malsamaj aŭtoroj, esperantigitaj fare de 33 tradukintoj.

Enhavas prezenton de Brazila Esperanto-Ligo, antaŭparolon de Barbosa Lima Sobrinho, tiama prezidanto de la Brazila Beletristika Akademio, kaj mallongan bibliografion de la aŭtoroj.

Geaŭtoroj Verkaĵoj Getradukintoj
Machado de Assis Apologo Alcebíades Correia Pais
Artur Azevedo Lia moŝto Alberto Couto Fernandes
Medeiros e Albuquerque La velkinta floro Débora do Amaral Malheiro
Júlia Lopes de Almeida La akciaĵo 587-a Allan Kardec Afonso Costa
Afonso Arinos Petro, la Barkisto Geraldo Matos
Antônio Austregésilo La frenezeco de Fraŭlino Floro Haroldo Leite Pinto
Carlos Magalhães de Azeredo Paĝo relegata Giovanni P. Faraco
Aluísio Azevedo Heredaĵoj A. J. de Faria Alvim
Paulo Barreto La kartonkapulo Henerik Kocher
Gustavo Barroso La norvegoj ĉe Sabiaguaba Osvaldo Leite de Moraes
Olavo Bilac La krimo Carlos Domingues
Humberto de Campos Katimbau Rosa Malheiro de Souza
Levi Carneiro Portreto de kampara hundo Everardo Backheuser
Vicente de Carvalho Ĉirkaŭ de fajro Deoclécio Lima Verde
Afonso Celso Kapitano Smart Maria do Amaral Malheiro
Coelho Neto Firmo, la bovgardisto J. B. Melo E Sousa
Viriato Correia La kapitilo Ismael Gomes Braga
Ribeiro Couto La karnavalgrupo de la ĉarmaj papilioj Ary Zamora
Luís Guimarães Filho La mueliloj Irani Baggi de Araújo
Múcio Leão La senutila promeso Porto Carreiro Neto
Alceu Amoroso Lima Sinjoro Ĉefanĝelo aŭ Paradizo perdita Miguel Timponi
Barbosa Lima Sobrinho Aventuroj de bukedo da floroj dum revolucia tago Sebastião de Albuquerque
Alcântara Machado La reveno de la tri reĝoj Aldino de Freitas
Alcides Maia Celoj Sila M. Chaves
Xavier Marques La vivo de la homo Mário Ritter Nunes
Rodrigo Octávio Gongo Velho Antonio Caetano Coutinho
Osvaldo Orico Uirapuru Eugénio Doin Vieira
Roquette Pinto La kanoto Alcindo Brito
João Ribeiro Sankta Bohemundo Diderot de Freitas
Paulo Setúbal Sanga finiĝo Wilson Veado
Cláudio de Sousa Serena doloro F. Ferreira da Costa Filho
Adelmar Tavares La bela mensogo Nelson Pereira de Souza
Celso Vieira Marabá Luís de Azevedo Coutinho

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 33 aŭtoro la plej famaj de Brazilo, 33 rakontoj elektitaj de la Brazila Beletristika Akademio kaj 33 tradukintoj samideanoj loĝantoj en diversaj lokoj de la lando jen tri faktoj kiuj valorigas la libreton.
La rakontoj temas pri amo kaj ĵaluzo; karakteroj fortaj kaj malfortaj, homaj virtoj kaj pasioj. La tradukoj ĝenerale estas bonaj sed facile eviteblaj eraroj ne mankas. 
— 1953(1966), Historio de Esperanto III, paĝo 1131
Citaĵo
 Daŭras en vico la rakontoj! Nun estas la sarma Brazilo, kiu prezentas al la tutmonda esperantistaro vivajn pecojn el la varia karaktero de sia popolo, kies pasia temperamento, sub influo de plej diversaj emocioj, montriĝas naivo nuda, en ĉi tiu kolekto, al la scivolaj okuloj de komprenema leganto. Trafa estas la reklama voke:

33 Aŭtoroj, 33 Rakontoj, 33 Tradukintoj!

Jes ja: aŭtoroj plej elstaraj, rakontoj plej karakterizaj — speciale elektitaj por ni de la Brazila Beletristika Akademio mem — kaj tradukoj bele prilaboritaj de plejado da samideanoj, kies konscio pri la grava tasko donis flugojn de supera vervo al ilia inspiro. Tial, la dika volumo estas riĉa albumo, kun energie desegnitaj trajtoj. Legante kelkajn pagojn, oni vidas la pejzaĝon, oni sentas la efikon de l' klimato kaj oni korskue perceptas la angoron de la tragedioj — ordinaraj homaj tragedioj — kiuj tro insiste trudas sian rigoran signon en plimulto de la rakontitaj epizodoj. Jen la sola rimarko, kiun sincere mi faras, por la elektitaj temoj; ĉar, kvankam malfeliĉo kaj ĉagreno sidas ĉie, nenie ili absolute regas, tial ke la ĝojo kaj la vivo, persiste kaj daŭre, ankaŭ ĉie deĵoras por mildigi suferojn kaj forviŝi dolorojn. Kaj Brazilo, juna lando kaj sana popolo, al kiuj sopire turnas siajn okulojn milionoj da homoj, tra la ega vasteco de la tuta monde, devas montri al tiuj avidaj rigardantoj ne nur la fatalon de l‘ pereo, en siaj densaj sovaĝejoj, nek la bagatelon de frivolaj plezuroj, en la luksaj kabaredoj de siaj grandaj ĉefurboj, sed la honestan ĝojon, kiun certe spertas multaj homoj, tie laborantaj por gajni sian panon, trovi sian amon kaj atendi trankvile la naturan fenomenon de la morto... La supre diritaj kaj sincere faritaj rimarkoj koncernas nur la sencon, kiu, se ĝenerale pesimista, akiras tamen, eble pro tio, en ĉiu rakonto, belajn delikatajn formojn kun alta literatura valoro: la ĉarma fablo «Apologo»; la profunda filozofio de «La reveno de la Tri Reĝoj» kaj «La Vivo de la Homo»; la subtila studo pri la infana psikologio dum la tikla aĝo, kiam oni komencas rigardi la virinojn, kiel virinojn... kio estas ĉarme prezentata en la agrabla noveleto «Paĝo relegata». Krom tio, tra la tuta kolekto, abundas koncizaj sed impone plastikaj frazoj, kiel la jena: «La homamaso elfluadis el la pordoj, kvazaŭ densa oleo tra la fingroj de iu mano». La morala apogo de la Brazila Beletristika Akademio al la eldono de ĉi tiu Antologio estas afabla kaj dankinda gesto de tiel grava institucio, kies honorinda Prezidanto plivalorigas la libron per tre interesa antaŭparolo. Pri la lingvo en la tradukoj estu dirite sen hezite, ke ĝenerale ĝi estas bona — en kelkaj periodoj eĉ bonega! — kun granda unueco, kvankam la propra stilo de ĉiu prilaboranto montriĝas libere en esprimoj kaj nuancoj. El inter la 33 tradukintoj estas kelkaj samideaninoj, kiuj inde vicas inter la majstro Porto Carreiro Neto kaj la junulo Geraldo Mattos, pasante tra la zorge kulturita ĝardeno de la pioniroj Ismael G. Braga kaj Caetano Coutinho. Sed, la makuleto de pluraj gramatikaj eraroj, precipe en la apliko de prepozicioj, iomete difektas la aranĝon, almenaŭ en la absoluta perfekteco, kiun la verko meritas posedi. Apud saŭdado, sufiĉe oportuna, ĉar temas pri portugallingvaj originaloj, troviĝas aliaj neologismoj tute superfluaj. Cetere konstitucio ne estas strukturo, nek tombigi estas faligi. En alia rakonto troviĝas la formoj: Sankta Tereza kaj Sankta Ritino. La aspekto de la libro estas plaĉa pro bonkvalita papero kaj klara preso. Sed, tial ke temas pri antologio, kial ne montri la titolon de ĉiu rakonto, ĉe la supro de la koncernaj paĝoj ? Tio estus oportuna. Bibliografio kompletigas la volumon, helpante koni iom detale ĉiujn aŭtorojn

el kies verkaro oni elektis specimenon por nia distro kaj ankaŭ por nia instruo. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n060 (dec 1953)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 1131

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]