André Ribot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

André RIBOT (naskiĝis 1917 - mortis la 10-an de aprilo 1987 en Marmande, Francio) estis UEA-delegito, dumviva membro de UEA, prizorgis la entreprenon Esperantaj Francaj Eldonoj, danke al kiu aperis tiaj klasikaĵoj kiaj Fundamento de Esperanto (1963), Hamleto kaj Marta de Zamenhof, Sen Eliro de Sartre en la traduko de Roger Bernard, kaj Dictionnaire Français-Esperanto de Roger Léger kaj André Albault (1961). Li ankaŭ tradukis en Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ribot, André 1955 : L'Esperánto au service du Christ.
  • Mokindaj preciozulinoj, La, Molière, IEI, Hago, 1958, tradukis A. Ribot.[1]
  • Ribot, André 1960 : Précis Grammatical d'Espéranto, Editions Françaises d' Espéranto, Marmande, 60 p.
  • Ribot, André 1960 : Ni Parolu en Esperanto, 2-a eldono, Editions Françaises d' Espéranto, Marmande, 159 p.
  • Ribot, André 1961. Grezljono invltas vin — Grésillon vous invite. Editions Françaises d' Espéranto, Marmande.
  • Bernard, Roger & Ribot, André 1971: Falsaj Amikoj en Esperanto, Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande, 40 p.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri '' Grezljono invltas vin — Grésillon vous invite

Citaĵo
 Tiu dulingva, bele lustrita broŝuro, eldono de « Les Editions Françaises

d’Esperanto ». Rue Paul Vergnes II. Marmande: sciigas al ni en formo de rakonto, la organizon de la vivo kaj de kulturaj aranĝoj en tiu jam fama « Esperanto-Domo ». Kelkaj de niaj liganoj iris tien kaj revenis kun nur laŭdo pri ilia restado.

Nun ke vi ree ekperisas pri estontaj feriaj vojaĝoj, aĉetu la broŝuron ... kaj sciigu al la kastelanoj kiam vi venos ! 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Pri L'Esperánto au service du Christ

Citaĵo
 Jen tre taŭga broŝuro en franca lingvo, kiu estos bonega propagandilo por disvastigi Esperanton inter la katolikoj. En ĝi troviĝas detale priskribitaj la rilatoj inter la lingvo internacia kaj la Katolika Eklezio, kun la favora opinio de la lastatempaj Papoj. Krome, oni montras la aplikon de Esperanto en la movadoj Pax Christi kaj por la unuiĝo de la Eklezioj. Ankaŭ oni mencias la literaturon katolikan eldonitan en Esperanto kaj la uzadon de nia lingvo en la liturgio, Internaciaj Eŭkaristiaj Mondkunvenoj, I. K. U. E. - Kongresoj, k. t. p. Aparta ĉapitro estas dediĉita al la Internacia Katolika Informejo, kiu per la esperantlingva bulteno «Vojo-Vero-Vivo» disvastigas la Katolikismon inter nekatolikoj. Resume, ĝi estas rekomendinda libreto, kiu meritas esti tradukota en aliaj naciaj lingvoj. 
— J. Juan Forné, Boletín n085 (jan 1956)

Referencoj[redakti | redakti fonton]