András Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1949 (1949-07-11) (74-jaraĝa)
en Vojtechovce
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Okupo
Okupo filozofo • historiisto pri filozofio
vdr

András Mészáros [andrAŝ mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros András estis hungara filozofo, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

András Mészáros [1] naskiĝis la 11-an de julio 1949 en Ĉeĥoslovakio en Vojtechovce (kvartalo de Nový Život).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Mészáros dekomence apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio/Slovakio. Li frekventis gimnazion en Bratislavo, poste li akiris diplomon en la sama urbo en la universitato pri Johano Amoso Komenio en 1973. Post siaj studoj li instruis en la universitato jardekon. Li kandidatiĝis (CSc) en 1982. Inter 1983 kaj 1993 li laboris en la akademia filozofia instituto, poste li revenis al la universitato. En 1995 li estis nomumita docento, en 2000 profesoro. Inter 1997–2003 li estis katedrestro. Ekde 2006 li estas institutestro en Nitra. Li ricevis hungarajn premiojn en 2008 kaj 2014. Li okupiĝas pri historio de la hungara filozofio en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, hungara lerneja filozofio (ankaŭ slovake), filozofio en Supra Hungarujo, rilatoj inter filozofio kaj literaturo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vandrák András filozófiai rendszere (1980)
  • Arisztotelész esete Phyllisszel (1993, tralaborita: A transzcendencia lehelete, 2001)
  • Idő által homályosan (1999) - eseoj
  • A felsőmagyarországi iskolai filozófia lexikona]] (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]