Am Brunnen vor dem Tore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Müller, Schubert kaj Silcher (de maldekstre dekstren)
Bildpoŝtkarto de Hans Baluschek (1870–1935)

Am Brunnen vor dem Tore estas la unua verso de germana kanto, kiu disfamiĝis kaj kiel lido kaj ankaŭ kiel popolkanto. La originala titolo tekstas Der Lindenbaum (La tiliarbo). La teksto devenas de Wilhelm Müller kaj apartenis al poemociklo, kiun Müller titolis Die Winterreise (eo: La vintra vojaĝo). Franz Schubert muzikigis la kompletan poemociklon sub la titolo Winterreise kaj en ĉi tiu kadro ankaŭ Lindenbaum kiel lido. Per la plej fama kaj plej populara aranĝo de la ŝuberta muzikigo fare de Friedrich Silcher la verko fariĝis popolkanto. Por ĉi tiu versio la unua verso de la poemo enradikiĝis kiel titolo.

La teksto[redakti | redakti fonton]

 
 
 
 
Originalo
 
Prononco Traduko
1 Am Brunnen vor dem Tore,
Da steht ein Lindenbaum:
Ich träumt’ in seinem Schatten
So manchen süßen Traum.
[amˈbʁʊnənˌfoːɐdemˈtoːʁə]
[daːˈʃteːtaɪ̯nˈlindənˌbaʊ̯m]
[ɪçˈtʁɔɪ̯mtɪnˌzaɪ̯nəmˈʃatən]
[zoːˈmançənˌzyːsənˈtʁaʊ̯m]
Ĉe la puto antaŭ la pordego
Staras tiliarbo:
Mi revis en ĝia ombro
Kelkan dolĉan sonĝon
2 Ich schnitt in seine Rinde
so manches liebe Wort;
Es zog in Freud und Leide
Zu ihm mich immer fort.
[ɪçˈʃnɪtɪnˌzaɪ̯nəˈʁɪndə]
[zoːˈmançəsˈliːbəˌvɔʁt]
[ɛsˌʦoːkɪnˈfʁɔɪ̯tʊntˈlaɪ̯də]
[ʦuːˈiːmmɪçˈɪmɐˌfɔʁt]
Mi gravuris en ĝian ŝelon
Kelkajn karajn amvortojn;
Dum ĝojo kaj malĝojo
For al ĝi min tiris ĉiam.
3 Ich mußt’ auch heute wandern
Vorbei in tiefer Nacht,
Da hab ich noch im Dunkel
Die Augen zugemacht.
[ɪçˈmʊstaʊ̯χˌhɔɪ̯təˈvandɐn]
[foːɐ̯ˈbaɪ̯ɪnˈtiːfɐˌnaχt]
[daːˈhapɪçˌnɔχɪmˈdʊŋkəl]
[diːˈaʊ̯ɡənˈʦuːˌɡəmaχt]
Ankaŭ hodiaŭ mi devis migri
preter dum plena nokto
Ankoraŭ dum la mallumo
Mi fermis la .
4 Und seine Zweige rauschten,
Als riefen sie mir zu:
Komm her zu mir, Geselle,
Hier findst Du Deine Ruh!
[ʊntˌzaɪ̯nəˈʦvaɪ̯ɡəˈʁaʊ̯ʃtən]
[alsˈʁiːfənˌziːmiːɐ̯ˈʦuː]
[ˈkɔmheːɐʦuːˌmiːɐ̯gəˈzɛlə]
[hiːɐˈfɪnts(t)duːˌdaɪ̯nəˈʁuː]
Kaj ĝiaj branĉoj murmuris
Kvazaŭ ili alvokus min:
Venu ĉi tien al mi, ulo,
Por trovi ripozon!
5 Die kalten Winde bliesen
Mir grad in’s Angesicht;
Der Hut flog mir vom Kopfe,
Ich wendete mich nicht.
[diːˌkaltənˈvɪndəˈbliːzən]
[miːɐ̯ˈgʁaːtɪnsˈanɡəˌzɪçt]
[deɐˈhuːtfloːkˌmiːɐ̯fɔmˈkɔpfə]
[ɪçˈvɛndetəˌmɪçˈnɪçt]
La malvarmaj ventoj blovis
Ĵus en la vizaĝo ;
La ĉapelo flugis de sur mia kapo:
mi ne turnis min.
6 Nun bin ich manche Stunde
Entfernt von jenem Ort,
Und immer hör ich’s rauschen:
Du fändest Ruhe dort.
[nuːnˌbɪnɪçˈmançəˈʃtʊndə]
[ˌɛntˈfɛʁntfɔnˈjeːnəmˌɔʁt]
[ʊntˈɪmɐˌhøːʁɪçsˈʁaʊ̯ʃən]
[duːˈfɛndəstˈʁuːəˌdɔʁt]
Nun mi estas kelkan horon
For de ĉi tiu loko,
Kaj ĉiam mi aŭdas murmuri:
Vi trovus trankvilon tie.

Komparo de la versioj[redakti | redakti fonton]

Schubert trakomponis la lidon, kio signifas, ke li variis la strofojn. Li kunprenis la poemstrofojn 1 kaj 2 al la unua lidstrofo same kiel poemstrofojn 3 kaj 4 al la dua lidstrofo, kiuj havas la saman melodion. La unua lidstrofo staras en E-maĵoro, sed la dua lidstrofo la melodio aperas en e-minoro, dum kiam la pianakompano fariĝas pli vigla (Ich muß auch heute wandern – Ankaŭ hodiaŭ mi devis migri) je la sama muzika pulso. La 3-a lidstrofo havas nur la tekston de la 5-a poemstrofo, staras en la tonalo C-maĵoro. Tio ĉi kaj la pianakompano kun rapidegaj trioletoj bildigas la „malvarmajn ventojn“ de la teksto. Je la fino de la strofo la pulso trankviliĝas kaj la tonalo heliĝas denove al la dominanto de E-maĵoro, do al la B-maĵorakordo. La lasta lidstrofo vicigas dufoje la sesan poemstrofon kaj aperas en E-maĵoro.

Dum kiam Schubert komponis la lidoj laŭlonge de la teksto kaj ties signifo, atentante pri ĝia loko en la lidciklo kaj referencante per kelkaj motivoj sur aliaj lidoj el la ciklo, Silcher prenis la melodion de la tria ŝuberta lidstrofo kaj disdonis la poemtekston sur tri lidstrofojn, do kunigas 1+2, 3+4 kaj 5+6. Li aranĝis la lidon por kvarvoĉa virĥoro sen muzika akompano. Per tio li disigas la poemon de la kunteksto de la aliaj poemoj, kaj ĉiuj strofo sonas egalaj senatente la tekstan evoluon. Ĝuste pro tio kaj pro la rezulta simpligo de la lido li ebligis, ke ĝi fariĝu popolkanto.