Alphonse Allais
Alphonse Allais | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Alphonse Allais | ||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1854 en Honfleur, Dua Franca Imperio | |
Morto | 28-an de oktobro 1905 (51-jaraĝa) en Parizo, Francio | |
Tombo | Pariza tombejo de Saint-Ouen vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Jeanne Leroy-Allais vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Sarcisque Francey • Francisque Sarcey vd | |
Okupo | verkisto pentristo sciencfikcia verkisto komponisto scenaristo poeto ĵurnalisto komikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alphonse ALLAIS (naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Honfleur, Calvados; mortis la 28-an de oktobro 1905) estis franca verkisto kaj humuristo.
Li estis eble la plej fama franca humuristo de sia epoko.
Kiel multaj beletristoj de tiu epoko, li pasigis grandan parton de sia vivo en la parizaj kafejoj, tie li renkontis homojn, tie li verkis, tie li neatendite diris fojon al la amikoj: "morgaŭ mi estos mortinta", la morgaŭon li mortis subite, en kafejo.
kelkaj "vortoj" liaj[redakti | redakti fonton]
- « La homoj, kiuj neniam ridas ne estas seriozaj homoj. »
- « Ne ni taksu nin serioze, estos neniu postvivanto. »
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
La familia artifiko. Tradukis F. Lallement. En: Esperantaj prozaĵoj, paĝo 11 kaj 12.
Mismanovro (Tradukis Thierry Tailhades - 2009)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
aliaj humuristoj de la sama epoko
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- citaĵoj de li (france) Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine