Allemagne-en-Provence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allemagne-en-Provence
Alemanha de Provença
komunumo
la mezepoka kastelo
la mezepoka kastelo
la mezepoka kastelo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de Alta Provenco)
Arondismento Forcalquier
Kantono Valensole
INSEE kodo 04004 [+]
Poŝtkodo 04500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 541  (2021) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 47′ N, 6° 0′ O (mapo)43.7822222222226.0069444444444 [+]
Areo 32,99 km² (3 299 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Allemagne-en-Provence Alemanha de Provença (Alpes-de-Haute-Provence)
Allemagne-en-Provence
Alemanha de Provença (Alpes-de-Haute-Provence)
DEC
Situo de Allemagne-en-Provence
Alemanha de Provença
Allemagne-en-Provence Alemanha de Provença (Francio)
Allemagne-en-Provence
Alemanha de Provença (Francio)
DEC
Situo de Allemagne-en-Provence
Alemanha de Provença

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Allemagne-en-Provence [+]
vdr

Allemagne-en-Provence (jen france, okcitane Alemanha, Alemanha de ProvençaAlemagno de Prouvènço) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Alpoj de Alta Provenco (france Alpes-de-Haute-Provence, okcitane Aups de Provença Auta), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 541 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Forcalquier kaj al la samnoma kantono Valensole.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

La loko unue estas menciita en 429 en kroniko de la monaĥejo Lérins. Laŭ iuj historiistoj, la nomo de la loko havas nenion komunan kun Germanio (france nomata Allemagne), sed prefere kun la latina ara magna (granda altaro en la senco de ebenaĵo) aŭ la gaŭla diino de fekundeco Alemona. Tamen, kelkaj historiistoj vidas iaman kolonion de la alemanoj reflektita en la nomo, kio tute kredindas, ĉar tiu areo estis konkerita fare de franka-alemana unio kadre de la migrado de nacioj ekde la 4-a jarcento, post kiam la gotoj retiriĝis, kaj estis aldonita al loka alemana princlando antaŭ ol ĝi estis finfine integrigita en la Franka Imperio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La loĝturo de la kastelo originas de la 12-a jarcento. La 13-a-jarcenta kastelo apartenis al la Sinjoroj de Castellane kaj estis konvertita en renesancan kastelon kun pluraj etaĝoj en la 16-a jarcento. La produktado de fajenco komenciĝis en la dua duono de la 18-a jarcento. Tiu speco de ceramikaĵo estis produktita ĝis 1820.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj