Alice de Battenberg
Alice de Battenberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Victoria Alice Elizabeth Julia Marie av Battenberg | |||||
Naskonomo | Prinsessan Viktoria Alice Elisabet Julia Maria av Battenberg | ||||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1885 en Kastelo Windsor, Windsor | ||||
Morto | 5-an de decembro 1969 (84-jaraĝa) en Palaco Buckingham, Civito de Vestminstro | ||||
Tombo | Church of Mary Magdalene vd | ||||
Religio | Anglikanismo • Greke Ortodoksa Eklezio • Rusa Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • germana • franca • greka vd | ||||
Loĝloko | Darmstadt • Londono • Jugenheim • Malto • Korfuo • Malnova Reĝa Palaco • Palaco Buckingham vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Domo de Battenberg vd | ||||
Patro | Prince Louis of Battenberg vd | ||||
Patrino | Princess Victoria of Hesse and by Rhine vd | ||||
Gefratoj | Louise Mountbatten • George Mountbatten, 2nd Marquess of Milford Haven • Louis Mountbatten vd | ||||
Edz(in)o | Andreo de Grekio kaj Danio (1903–1944) vd | ||||
Infanoj | Princo Filipo, Duko de Edinburgo • Margareto de Grekio kaj Danio • Teodorino de Grekio kaj Danio • Cecilio de Grekio kaj Danio • Sofio de Grekio kaj Danio vd | ||||
Parencoj | Viktoria de Britio • Elizabeto la 2-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | flegisto charity worker (en) monaĥino aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Princino Victoria Alice Elizabeth Julia Marie von Battenberg (prononco [vikTO:ria ALI:se ELI:zabet JU:lia MaRI: fon BATnberk], naskiĝis la 25-an de februaro 1885 en kastelo Windsor; mortis la 5-an de decembro 1969 en palaco Buckingham, Londono) estis la patrino de princo Filipo, Duko de Edinburgo kaj tiel, post lia geedziĝo, la bopatrino de la pli posta reĝino Elizabeto la 2-a.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Princino Alice de Battenberg estis la filino de princo Louis de Battenberg kaj princino Viktoria de Hesio-Darmstadt. Ŝia patro estis brita mararmea admiralo. Kiam dum la Unua Mondmilito la brita reĝa familio rezignis sian germanan familian nomon Sachsen-Coburg und Gotha kaj ekde tiam havis la pli britan nomon Windsor, laŭ la peto de reĝo Georgo la 5-a, ankaŭ la admiralo von Battenberg donis al sia familio pli britan nomon, nome Mountbatten. Princino Alico estis surda de naskiĝo kaj lernis liplegadon en pluraj lingvoj.
Edziĝo al Princo Andreo de Grekio[redakti | redakti fonton]
La 7-an de oktobro 1903 princino Alice edziniĝis kun princo Andreo de Grekio, la kvara filo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj lia edzino Olga Konstantinovna Romanova kaj nepo de Kristiano la 9-a de Danio, la 'bopatro de Eŭropo'. La geedziĝo en Darmstadt okazis trifoje. Unue estis la burĝa registra geedziĝo en la Malnova Palaco ĉe la centra placo Luisenplatz, sekvis la protestanta geedziĝo en la Kastela Preĝejo kaj finfine la greke ortodoksa en la Rusa Kapelo. Valoraj kronoj de Katerina la 2-a de Rusio estis alportitaj el la Rusia Imperio por la ortodoksa ceremonio, kiuj, kiel kutime en la ortodoksa rito, teniĝis super la paro.
Rilato kun esperanto[redakti | redakti fonton]
Dum sia ekzilo princino Alice eklernis esperanton en Italio, eĉ abonis la gazeton Heroldo de Esperanto, sub la nomo Sinjorino Alico. En 1933 ŝi ekloĝis en Kolonjo kaj kontaktis Teo Jung, kun la peto proponi fraŭlinon por helpi hejme kaj akompani dum vojaĝo. Tial ke kondiĉo estis ankaŭ la scipovo de esperanto, Jung proponis sian bofratinon, kiu estis tuj dungita. La kontakto poste perdiĝis, pro la ekesto de la Tria Regno kaj la migro de princino Alice al alia lando. (fonto: Teo Jung, "Ĉiu ĉiun")