Aladár Komlós
Aladár Komlós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Kredens Aladár | ||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1892 en Dolná Strehová | ||||
Morto | 22-an de junio 1980 (87-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Erzsi Palotai (1937–1980) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Koral Álmos vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto literaturkritikisto tradukisto poeto literaturhistoriisto vd | ||||
Laborkampo | hungara literaturo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aladár Komlós [komlOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komlós Aladár estis hungara literaturhistoriisto, verkisto, poeto, tradukisto, kritikisto, instruisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kredens, lia pseŭdonimo estis Koral Álmos, lia edzino estis Erzsi Palotai.
Aladár Kredens [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1892 en Hungara reĝlando en Alsósztregova (nuntempa Dolná Strehová en Slovakio), li mortis la 22-an de junio 1980 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Aladár Komlós devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Losonc, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Dum la studentaj jaroj li estis soldato de la 1-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito. Li aliĝis al Rondo Galilei. Post siaj studoj li instruis en Košice, sed pro artikolo li estis forigita. En 1923 li estis hungarlingva ĵurnalisto en Vieno, en 1925 li venis al rest-Hungario, kie li kontribuis en pluraj gazetoj, ekzemple en Nyugat. Li instruis en juda gimnazio inter 1928-1938 kaj 1940-1944. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo en Nazia Germanio. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita universitata privata instruisto, inter 1949-1960 li instruis en la menciita universitato, poste li instruis en gimnazio. En 1956 li doktoriĝis, ekde la sama jaro li laboris ankaŭ en akademia literatura instituto. Li ricevis 5 premiojn inter 1962-1973.
Elektitaj poemlibroj[redakti | redakti fonton]
- Bontakozó szárnyak (kun aliaj; 1910)
- Voltam poéta én is. Egy félbenmaradt költő vallomásai (1921)
- A néma őrült arca (1931)
- Himnusz a mosolyhoz (1941)
- Reggeltől estig (1963)
- A tölgyek és a hegedű (1981)
Elektitaj romanoj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj studoj, eseoj[redakti | redakti fonton]
- Zsidók a válaszúton (1920)
- Írók és elvek (1937)
- Irodalmunk társadalmi háttere (1948)
- Irodalmi ellenzéki mozgalmak a XIX. század második felében (1956)
- A magyar költészet Petőfitől Adyig (1959)
- A szimbolizmus és a magyar líra (1965)
- Költészet és bírálat (1973)
- Magyar zsidó szellemtörténet a reformkortól a holocaustig (1997)
- Kritika és kritikusok (2004)