Aladár Dobrovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Dobrovits
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1909 (1909-10-15)
en Budapeŝto
Morto 3-an de aprilo 1970 (1970-04-03) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Tekla Dömötör
Infano Dorottya Császárné Dobrovits
Okupo
Okupo arthistoriisto • muzeologo
vdr

Aladár Dobrovits [dobroviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dobrovits Aladár estis hungara muzeologo, altlerneja instruisto. Lia unua edzino estis Tekla Dömötör.

Aladár Dobrovits[1] naskiĝis la  15-an de oktobro 1909(nun 1909-10-15) en Budapeŝto, li mortis la 3-an de aprilo 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Dobrovits akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, en la sekva jaro li doktoriĝis. Ekde 1934 li praktikadis en muzeo en sia naskiĝurbo, eĉ helpe de stipendio en Luvro. En 1944 li soldatiĝis, poste estis militkaptito, li hejmenvenis en 1946. Li eklaboris en Belarta Muzeo (Budapeŝto), poste inter 1949–1961 li estis muzeestro de Hungara Muzeo pri Metia Arto, poste 2 jarojn li laboris en ministerio. Jam ekde 1947 li instruis en la universitato, inter 1958–1970 li estis katedrestro. Lia laboro specialiĝis pri la pratempa Egiptio, kie li studvojaĝis en 1956. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filinon, la dua 2 gefilojn. Li ricevis premion inter en 1948.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A római császárkori Osiris-vallás megértéséhez (Bp., 1934)
  • Egyiptom festészete (1944)
  • A fáraók művészete (1947)
  • Bábel tornya (kunaŭtoro, 1964)
  • Egyiptom és az ókori Kelet világa (2 volumoj, kolektitaj studoj, 1975)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]