Akvotruo (radio-frekvencoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
.

La akvotruo, angle waterhole, estas speciale kvieta bendo de la elektromagneta spektro inter 1,420 kaj 1,666 MHz, kio estas ondolongoj inter 21 kaj 18 cm. La esprimo estis uzata de la usona sciencisto Bernard Oliver en 1971.[1] La plej forta spektra linio, tiu de OH, aperas je la ondolongo 18 cm, kaj la linio de hidrogeno, H, je 21 cm. Tiuj du kune formas akvon. Akvo estas probable necesa por ekstertera vivo.

Bernard M. Oliver pensis, ke la akvotruo estus taŭga frekvencbendo por komunikado kun ekstertera inteligento. [2] La nomo akvotruo estas vortludo. En la angla a watering hole estas ĵargona esprimo por komuna ejo por kuniĝi kaj babili. Kelkaj projektoj okupiĝantaj pri la serĉado de ekstertera inteligento, inkluzive SETI@home, serĉas en la akvotruo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monte Ross: The search for extraterrestrials - intercepting alien signals. Springer, New York, 2009, ISBN 978-0-387-73453-8, p.95
  2. SETI League [dosiero://www.setileague.org/general/waterhol.htm What is the Water-Hole?] (accessed 17 September 2010)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

-->