Saltu al enhavo

Agnesa de Habsburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnesa de Habsburgo
Persona informo
Naskiĝo 1321-1326
en Vieno
Morto 2-an de februaro 1392 (1392-02-02)
en Świdnica
Tombo Krzeszów Abbey vd
Familio
Dinastio Habsburgoj
Patro Leopoldo la 1-a, Duko de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Catherine of Savoy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Catherine of Austria, Lady of Coucy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bolko la 2-a Malgranda
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agnesa de Habsburgo (ĉeĥe Anežka Habsburská, germane Agnes von Habsburg; pole Agnieszka Habsburska [agnjeŝka habsburska], naskiĝis inter 1321-1326, mortis la 2-an de februaro 1392) estis edzino de Bolko la 2-a Malgranda (pola princo el la dinastio de Piastoj), princino de la Svidnica-Javora princlando, filino de la princo Leopoldo la 1-a el la dinastio Habsburgoj kaj Katarina de Savojo.

En la 1338 jaro (probable junie) Bolko la 2-a Malgranda edziniĝis kun la Agnesa de Habsburgo por pligrandigi sian internacian gravecon kontraŭ la Luksemburga dinastio. Post la morto de Bolko la 2-a Malgranda, la princino kiel vidvino iĝis posedanto de la Svidnica-Javora princlando.

Post la morto de Agnesa de Habsburgo en 1392, la Svidnica-Javora princlando transdependiĝis al la Landoj de Krono ĉeĥa, al la Luksemburga dinastio. La princlando transdependiĝis kiel doto por nevino de Bolko la 2-a Malgranda, princino Anna de Svidnico, edzino de Karolo la 4-a.