Abbeville-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duflanke prilaborita ilo

La Abbeville-kulturo estas frua epoko de la paleolitiko, datita je 400.000-700.000 jaroj. La tipajn ŝtonajn ilon kolektis en Chelles kaj Abbeville, Francio en 1836 Boucher de Perthes.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La iloj de la Abbeville-kulturo diferencas de la pli furaj iloj de Olduvai, ke la ŝtonaj iloj estas prilaboritaj duflanke, t.n. duflanke retuŝitaj iloj. Ĉe iloj de Olduvai, oni formis nur unuflanke eĝon aŭ ĉe sveltaj pecoj, unu formis pinton el unu direkto. Ĉe iloj de la abbeville-kulturo, la iloj havas ambaŭflanke akran eĝon, kiuj direktas en pinton. Tiu estas la tipaj pugnoŝtonoj. Oni lasis unu finon de la longformaj baz-ŝtonoj ne-prilaborita, kio formis la prenan, fiksan parton de la ilo.