79360 Sila-Nunam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
79360 Sila-Nunam
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
kubevanoduopa asteroido
Oficiala nomo 79360 Sila-Nunam
Aliaj nomoj 1997 CS29
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Silap Inua, Nunam vd
Malkovro
Malkovrintoj J. X. Luu, D. C. Jewitt,
C. Trujillo kaj J. Chen
Dato de malkovro 3-a de februaro 1997
Loko de malkovro Hawaii, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,545 Tm (43,754 AU)
6,474 Tm (43,276 AU)
6,617 Tm (44,232 AU)
Discentreco 0,01093
Meza anomaliangulo 310,270°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 2,255°
Periodo 105712,054 tagoj (289,424 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
304,442°
Argum. de periapsido 248,316°
Terdistanco
- Minimuma

6,325 Tm (42,277 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 343 ± 42 km
Ĉefa korpo: 249 ± 30 km
Maso
- Denso
1,08 x 10¹⁹ ± 2,2 x 10¹⁷ kg
0,72 ± 0,37 g/cm³
Rotacia periodo 12,51 tagoj (300,24 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,086 ± 0,026
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 5,3
vdr

79360 Sila-Nunam estas granda malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 3-an de februaro 1997 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu, David C. Jewitt, Chad Trujillo kaj Jun Chen elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii (Usono).

Ĝi estas de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj (kvankam ĝi estas proksima de la resonanco 4:7 kun Neptuno).

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa korpo ricevis la nomon de Sila, la inuita diaĵo de la ĉielo, de la vetero kaj de la forto. La dua korpo ricevis la nomon de Nunam, diaĵino de Tero kaj edzino de Sila. Nunam kreis la terajn bestojn kaj, en iaj tradicioj, la inuitan genton (en aliaj tradicioj, Sila kreis la unuajn homojn el malseka sablo). Sila enblovis vivon en la Inuitojn. La paro estis nomita la 9-an de januaro 2012.

Duopa sistemo[redakti | redakti fonton]

79360 Sila-Nunam estas duopa transneptuna objekto, kies ambaŭ komponanatoj havas proksimume saman grandon: 249 ± 30 km kaj 236 ± 29 km. La dua komponanto estis malkovrita la 22-an de oktobro 2002 de Denise C. Stephens kaj Keith S. Noll uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en la 5-an de oktobro 2005.

Tiu satelito havas diametron de 236 ± 29 km, orbitan duonan grandakson de 2777 ± 19 km kaj orbitan periodon de 12.51 ± 0.0000217 tagoj t.e. 300,24 horoj: ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio. Ĝia orbita klineco estas 103.51° ± 0.39° kaj kun malgranda discentreco: 0.018 ± 0.006 .

Du korpoj en cirkla orbito ĉirkaŭ komuna baricentro. La sistemo Sila-Nunam similas tion

La orbitaj ecoj de la paro Sila-Nunam permesis kalkuli ties kombinatan mason: 1.08 ± 0.022 x 10¹⁹ kg kaj taksi ties denson: 0,72 ± 0,37 g/cm³ , tio, kiu lasas suspekti malkompaktajn korpojn kun internaj kavaĵoj. Ambaŭ korpoj ŝajnas esti suferintaj resurfacadon pro materialoj elĵetitaj de unu sur la alian.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (79001 – 80000)Poste:
(79359) 1997 CA1479360 Sila-Nunam(79361) 1997 DA