66652 Borasisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
66652 Borasisi
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Borasisi kaj Pabu bildigita per la kosmoteleskopo Hubble en 2003
Borasisi kaj Pabu bildigita per la kosmoteleskopo Hubble en 2003
Borasisi kaj Pabu bildigita per la kosmoteleskopo Hubble en 2003
kubevanoduopa asteroido
Oficiala nomo 66652 Borasisi
Aliaj nomoj 1999 RZ253
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Borasisi vd
Malkovro
Malkovrinto C. A. Trujillo, J. X. Luu.kaj David C. Jewitt
Dato de malkovro 8-a de septembro 1999
Loko de malkovro Hawaii, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,557 Tm (43,833 AU)
5,963 Tm (39,861 AU)
7,152 Tm (47,805 AU)
Discentreco 0,09062
Meza anomaliangulo 61,032°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 0,5635°
Periodo 105999,158 tagoj  (290,210 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
61,032°
Argum. de periapsido 197,415°
Terdistanco
- Minimuma

5,811 Tm (38,844 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 163 ± 66 km
Ĉefa korpo: 126 ± 51 km
Maso
- Denso
3,43x10¹⁸ ± 2,7x10¹⁶ kg
2.1 ± 1.2 g/cm³
Rotacia periodo 0,267 ± 0,04 tago
(6,4 ± 1 h horoj)
Geometria albedo 0,236 ± 0,077
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,4
vdr

66652 Borasisi estas granda hela duopa transneptuna objekto malkovrita la 8-an de septembro 1999 de la usonaj geastronomoj C. A. Trujillo, J. X. Luu kaj David C. Jewitt elde unu el la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii (Usono).

Ĝi estas de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj (kvankam ĝi estas proksima de la resonanco 4:7 kun Neptuno).

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa korpo ricevis la nomon Borasisi, kaj la malĉefa Pabu. Borasisi kaj Pabu estas personigoj de la Suno kaj de la Luno en la fikcia "Bokononisma" mitologio priskribita en la sciencfikcia romano de Kurt Vonnegut Jr. "Cat's Cradle" (Kata Lulilo):

"Borasisi, la suno, brakumis Pabu, la lunon, esperante, ke Pabu havu por li ardan infanon. Sed kompatinda Pabu naskis malvarmajn infanojn, kiuj ne brulis... Do tiam, kompatinda Pabu mem estis forpelita kaj ŝi iris vivi apud sia plej ŝatata infano, kiu estis la Tero."

La paro estis nomita la 26-an de septembro 2007.

Duopa sistemo[redakti | redakti fonton]

66652 Borasisi estas duopa transneptuna objekto, kies ambaŭ komponanatoj havas proksimume saman grandon: 126 ± 51 km kaj 103 ± 42 km. La dua komponanto estis malkovrita la 23-an de aprilo 2003 de Keith S. Noll, Denise C. Stephens William M. Grundy kaj aliaj, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en la 6-an de junio 2003

Tiu satelito, havas diametron de ĉirkaŭ 103 km, orbitan duonan grandakson de 4528 ± 12 km kaj orbitan periodon de 46,2888 ± 0,0018 tagoj (1110,9312 ± 0,0432 horoj). Ĝia orbita klineco estas 54.31° ± 0.03 kaj ĝi havas grandan discentrecon: 0.4700 ± 0.0018. La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

Du korpoj en elipsa orbito ĉirkaŭ komuna baricentro. La sistemo Borasisi - Pabu similas tion

La orbitaj ecoj de la paro Borasisi-Pabu permesis kalkuli ties kombinatan mason  : 3,43x10¹⁸ ± 2,7x10¹⁶ kg kaj taksi ties denson: 2,75 ± 1,9 g/cm3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (66001 – 67000)Poste:
(66651) 1999 RQ25266652 Borasisi(66653) 1999 RS254