14-a Hispana Kongreso de Esperanto
La 14-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1953 en Bilbao, Hispanio. Okazis akcepto en la Urbodomo, foklora festo kaj diservo en Begoña. Oni organizis festenon en Archanda kaj ekskurson laŭlonge de la eŭska marbordo. Adiaŭo okazis en la Urbodomo de Eibar.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.