12326 Shirasaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
12326 Shirasaki
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 12326 Shirasaki
Aliaj nomoj 1992 SF; 1975 TH2 ;
1994 EE9; 1997 AX24
Malkovro
Malkovrintoj K. Endate kaj K. Watanabe
Dato de malkovro 21-a de septembro 1992
Loko de malkovro Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
338,586 Gm (2,263 AU)
275,024 Gm (1,838 AU)
402,148 Gm (2,688 AU)
Discentreco 0,1877
Meza anomaliangulo 279.598°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 5,841°
Periodo 1243,694 tagoj (3,405 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
3,017°
Argum. de periapsido 17,308°
Terdistanco
- Minimuma

125,686 Gm (0,8402 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : ~3,8 km
Ĉefa korpo : ~ 3,7 km
Rotacia periodo 0,1137 tago (2,729 horoj)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,5
vdr

12326 Shirasaki estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 21-an de septembro 1992 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio (insulo Hokajdo).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras Shuichi Shirasaki, anestezologiison de Sapporo, finaliston en selekto de kandidataj japanaj kosmonaŭtoj fare de la Nacia Agentejo de Kosma Disvolviĝo de Japanio (NASDA) en 1999.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de decembro 2016 de D. Pray, P. Pravec, V. Benishek, J. Oey kaj V. Chiorny uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 12-an de januaro 2017.

Tiu satelito havas diametron taksata je 0,9 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je kaj 8,4 km. Ĝia orbita periodo estas 1,044 tago (25,06 horoj). La rotacia periodo de la satelito estas 12,7 horoj, tie estas proksima de la duono de ĝia orbita periodo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (12001 - 13000)Poste:
12325 Bogoto12326 Shirasaki12327 Terbrüggen