11-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1947, la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en San-Paŭlo kun aliĝo de 463 personoj el dek du subŝtatoj de Brazilo; la Organiza komitato estis: Prezidanto, Alcindo Brito; Ĝenerala sekretario, Oswaldo Leite de Moraes; 1-a Sekretario, René Ventura Salles; 2-a Sekretario, Geraldo de Azevedo; 3-a Sekretario, Amélia Levy; kaj Kasisto, Azália Machado Dias. Ĉar la prezidanto Alcindo Brito, antaŭ la kongreso, pro persona motivo lasis la postenon, Chiquinha Rodrigues bonvole akceptis ĝin; ŝi estis tre konata kaj influa persono, kvankam ŝi ne parolis Esperanton ŝi sukcesis apogon de oficialaj instancoj kaj eĉ IBGEInstituto Brazila pri Geografio kaj Statistiko aliĝis al la evento kaj eldonis belan turisman broŝuron nomatan “Urbo San-Paŭlo”. La Polico disponigis tri busojn por ekskursoj al Santos kaj Campinas; la Poŝto instalis servon kun specialaj stampoj en la kongresejo; ĉe galerio Prestes Maia estis malfermita ekspozicio, kiu dum dudek du tagoj estis vizitata de proksimume 10.000 personoj.