Řepčice (Třebušín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Řepčice
vilaĝo
Řepčice kun monto Panna en fono
Oficiala nomo: Řepčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Třebušín
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Domoj 66 2011
Situo Řepčice
 - koordinatoj 50° 36′ 31″ N 14° 11′ 24″ O / 50.60861 °N, 14.19000 °O / 50.60861; 14.19000 (mapo)
Katastro 4,76 km² (476 ha) Řepčice
Loĝantaro 77 (2021)
Denseco 16,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1407
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 43; 412 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řepčice (Třebušín)
Portalo pri Ĉeĥio

Řepčice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Třebušín en distrikto Litoměřice. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km nordokcidente de Třebušín. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 66 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 77 loĝantoj.

Řepčice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,76 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1407.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869268
1880222
1890242
1900226
1910210
1921200
JaroLoĝantoj
1930203
1950102
1961129
197066
198063
199144
JaroLoĝantoj
200156
201156
202177

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamparana domo n-ro 12
  • Etaj restaĵoj de burgo Panna sur samnomata monto proksimume 0,5 km nordokcidente de la vilaĝo
  • Kruco
Kristaleto de ĥabazito en sodalitika tefrito el Řepčice

Mineralogia areo[redakti | redakti fonton]

Řepčice estadis eŭrope fama mineralogia areo, pri kiu interesiĝis krom aliaj ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe. En hodiaŭ jam pereintaj malgrandaj tefritaj minejoj en sudokcidenta rando de la vilaĝo troviĝis preskaŭ 30 centimetroj grandaj kavaĵoj, plenigitaj precipe per trigonalaj kristaloj de mineralo ĥabazito (Ca2Al4 Si8O24 . 12H2O). Aperis ĉi tie ankaŭ aliaj mineraloj, ekz. rara fakolito, plu aragonito, opalokalcito.