El Vikipedio, la libera enciklopedio
nigra sedimentŝtona obelisko de la faraono Nektanebo la 2-a . Laŭ la vertikala surskribaĵoj ĉi-tiu obelisko staris ĉe la pordo de la sanktejo de Toto , la Trifoje-Granda, Sinjoro de Hermopolis. Nuntempe ĝi videblas en la Brita Muzeo de Londono .
Ĥmun (aŭ Ĥemenu) estis urbo de antikva Egiptio , historie aparte signifa en la Tria Meza Periodo de Egiptio . Ĝi greke nomiĝis Ἑρμοῦ πόλις μεγάλη[1] , Hermópolis Megale , latinigite Hermopolis Magna , aŭ pli koncize simple Ερμούπολις, Hermópolis [2] respektive Hermúpolis [3] . La urbo situis proksime de la moderna egiptia urbo El Aŝmunejn (el la kopta nomo Ϣⲙⲟⲩⲛⲉⲓⲛ Ŝmunejn) en la provinco Minja . La antikva urbo estis la ĉefa kultejo de la dio Toto , la Trifoje-Granda.
27° 46′ 53″ N 30° 48′ 14″ O / 27.78139 °N, 30.80389 °O / 27.78139; 30.80389 (mapo)
↑ laŭ Ptolemeo , citita de Stefano el Bizanco (greke Στέφανος Βυζάντιος, latinigite Stephanus Byzantinus , IV 5. § 60)
↑ Ammianus Marcellinus , II 16
↑ en la verkaĵo Itinerarium provinciarum Antonini Augusti , paĝoj 154 kaj sekvaj, registro de vojoj en la Romia Imperio, kreita en la regotempo de imperiestro Karakalo )