Úsobí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Úsobí
germane Pollerskirchen
kampurbo
Úsobí
Blazono
Oficiala nomo: Úsobí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Havlíčkův Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Montetaro Křemešník
Memorindaĵo Úsobí kastelo
Rivero Úsobský potok
Situo Úsobí
 - alteco 555 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 54″ N 15° 30′ 04″ O / 49.51500 °N, 15.50111 °O / 49.51500; 15.50111 (mapo)
Areo 12,97 km² (1 297 ha)
Loĝantaro 702 (2024)
Denseco 54,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1307
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 582 53 ĝis 582 54
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 569658
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Úsobí
Retpaĝo: www.usobi.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Germana kirasita transportilo SdKfz 251 en Úsobí
Placo en Úsobí

Úsobí estas kampurbo de Ĉeĥio en distrikto Havlíčkův Brod, regiono Vysočina. En 2024 ĉi tie vivis 702 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štoky, Kochánov, Úhořilka, Skorkov (distrikto Havlíčkův Brod), Lípa (distrikto Havlíčkův Brod), Herálec (distrikto Havlíčkův Brod) kaj Zbinohy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj de la municipo tuŝas ĝis rompo de la 13-a kaj la 14-a jarcento kun la unua skribmencio ĉirkaŭ la jaro 1307. En la latinaj tekstoj la nomo estas indikata kiel Ausobium, en la germanaj Pollerskirchen. Ekde la jaro 1653 estas uzata nomo de la municipo kiel Ausoba, pli poste Ousobí kaj ekde la jaro 1920 estas la hodiaŭa nomo Úsobí.

En la jaro 1789 Úsobí estis avancita laŭ privilegio de imperiestro Josefo la 2-a je urbeto (kampurbo) kaj estis donita al ĝi urba blazono kaj flago. Tiun ĉi privilegion akiris tiama posedanto de la senjorujo Leopold Fučikovský z Grünhofu, dum kies agado Úsobí atingis la plej grandan evoluon.

Ekde la 22-a de junio 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 445
18801 543
18901 509
19001 462
19101 572
19211 577
JaroLoĝantoj
19301 390
1950957
19611 043
1970901
1980840
1991709
JaroLoĝantoj
2001706
2014664
2016670
2017671
2018673
2019677
JaroLoĝantoj
2020673
2021676
2022694
2023708
2024702

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Devene gotika preĝejo de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo estas menciata jam fine de la 13-a jarcento. Alikonstruo de la preĝejo ĝis hodiaŭa aspekto okazis en la jaroj 1759 - 1760 kaj ĝi estis farita de konstruisto Aigel el Jihlava. En tiuj ĉi jaroj estis starigita antaŭ paroĥo statuo de Pieto kaj konstruita en eksa tombejo antaŭ la preĝejo nova ostejo kaj kapelo de sankta Barboro.

Kapelo antaŭ la preĝejo

Kastelo Úsobí[redakti | redakti fonton]

En la unua duono de la 18-a jarcento estis la kastelo en Úsobí alionstruita kiel triala, unuetaĝa, kun milde superita rizalito meze de la meza trakto. Rustikita fasado estas arkitekture reliefumita, portalo kadrigita de jonaj kolonoj portantaj balkonon. En orienta trakto estas kapelo de Virgulino Maria, sankta Floriano kaj sankta Donato el la jaro 1758. En la jaro 1769 estis antaŭ lla kastelo konstruita nova baroka ponto kun ŝtonaj statuoj.

Kastelo en Úsobí

En la 50-a jaroj de la 20-a jarcento estis la kastelo naciigita kaj transprenis ĝin Malsanulejo Havlíčkův Brod, kiu establis el ĝi kuracejon por longtemúe malsanaj. La tuta areo iom post iom malkreskis ĝis la jaro 1999, kiam aĉetis ĝin s-ro Jaromír Polák, kiu komencis la tutan rekonstruon.[1][2]

En la kastelo estas videblaj temaj ekspozicioj kaj daŭran ekspozicion ĉi tie havas Veterana klubo Úsobí.

Kapelo de gardemaj anĝeloj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1715 konstruis per propra elspezo paroĥestro D. Dvořák kapelon de Anĝeloj gardemaj, kiu estis pro ordono de imperiestro Jozefo la 2-a en la jaro 1783 nuligita. Nun troviĝas ĉi tie nur restaĵoj de tiu ĉi konstruaĵo.

Ruino de la kapelo de gardemaj anĝeloj

Nordokcidente de la municipo troviĝas sur ŝtona insuleto en kampoj kunkreskaĵo de sep arboj - aceroj kun dendrologia kaj historia valoro. Laŭ mito la arboj estis plantitaj sur loko, kie estis en komuna tombo entombigitaj viktimoj de epidemio de kolero.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Vitrofarejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 179 estis fondita en Úsobí vitroglatigejo, kies tradicion evoluigis familioj de Sacheridoj, Wagneridoj kaj Grossmannidoj, kiuj alkondukis la vitroglatigejon al la plej granda prospereco. Ĝis komenco de la 120-a jatrcento oni glatigis ĉi tie vitron natrikalciitan kaj post ĝi plumbitan kristalon. En la jaro 1945 la vitroglatigejo estis naciigita kaj en la jaro 1997 fabriko Vitrofarejo Bohemia Jihlava interrompis preskaŭ 220 jarojn daŭranta tradicion de glatigado de vitro en Úsobí kun tio, ke ili ĉi tie finis la agadon.

Vinagrejo kaj distilejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1854 estis fare de sinjoro Adolf Böhm en Přibyslav koémencita produktado de vinagro en Regiono Vysočina. Oni simbole ligis al tiu ĉi tradicio en la jaro 1994, kiam estas fondita vinagrejo kaj distilejo.

Lokaj partoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]