Égerszög

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Égerszög [Egersog] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. Éger signifas: alno.

Panoramo al Égerszög
Kamparanaj domoj en Égerszög

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kalvinana kirko en Égerszög

Situo[redakti | redakti fonton]

Égerszög situas en valo de rojo sub monto 453 m-ojn alta, fine de sakovojo. Szendrő troviĝas 17, Miskolc 50 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, tie estis vilaĝo nomata Kovácsi [kovAĉi] en la 12-a jarcento. En 1954 oni malkovris groton 2717 m-ojn longan, kiu pro la striktaĵoj estas nevizitebla. En Égerszög migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.vendegvaro.hu
  • www.gyaloglo.hu