Árpád László

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LÁSZLÓ Árpád [la:slo:] estis hungara komponisto, fortepianisto, instruisto naskita en Módos la 14-an de novembro 1864 kaj mortinta en Târgu Mureş la 23-an de septembro 1960. Li estis la patro de operkantistino Magda László.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Árpád László havigis diplomon de fortepianisto en 1891 en Vieno, poste li pristudis komponadon ĉe Antonin Dvořák en Novjorko. Inter 1895 kaj 1898 li instruis fortepianon kaj komponadon en Troy (Usono) en la Seminary Conservatory. Apud tiu li ankaŭ koncertis kiel fortepianisto. En 1898 li revenis Hungarujon kaj instruis fortepianon en Temeŝvaro, Kassa, Arad, poste ekde 1909 ĝis 1931 en la Urba Konservatorio de Târgu Mureş.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Consolation (koncerto pri fortepiano kaj orkestro, 1-a premio en la komponaĵkonkurso en 1933 en Budapeŝto);
  • Humoresque;
  • Valse de Concert;
  • Szerenád;
  • Elégia;
  • Tíz változat egy népdalra.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon