Preĝejo Sankta Henriko (Nova Urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Henriko)
Preĝejo Sankta Henriko
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 5′ 6″ N, 14° 25′ 50″ O (mapo)50.0848814.43049Koordinatoj: 50° 5′ 6″ N, 14° 25′ 50″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Henriko (Ĉeĥio)
Preĝejo Sankta Henriko (Ĉeĥio)
DEC
Situo en Ĉeĥio.

Preĝejo Sankta Henriko (Prago)
Preĝejo Sankta Henriko (Prago)
DEC
Situo en Prago.

Map
Preĝejo Sankta Henriko
Vikimedia Komunejo:  Church of Saint Henry and Saint Cunigunde (Prague) [+]
vdr
Preĝejo Sankta Henriko en Prago

Preĝejo Sankta Henriko (ĉeĥe kostel svatého Jindřicha) estis fondita de Karolo la 4-a en la jaro 1348, konstruita en la dua duono de 14-a jarcento; la renesancstila vestiblo el la jaro 1528; ambaŭ kapeloj en frua baroko. La internan barokstilan ekipon el la unua duono de la 18-a jarcento oni regotikigis en la jaro 1875. Apartigita de la preĝejo staras la sonorilturo, gotika kampanilo, kiun konstruis je la fino de 15-a jarcento la novurbanoj memore al la husanaj militoj. Kune kun la preĝejo ĝi estas vidinda oazo - konservita insulo de iama tempo en la trafik-plena moderna parto de la urbo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.