V-rimeno
(Alidirektita el Kojnorimeno)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/42/Keilriemen-V-Belt.png/220px-Keilriemen-V-Belt.png)
La V-rimeno aŭ Kojnrimeno estas transmisia rimeno por maŝinoj. Ĝi iras trans du pulioj kun la sama V-forma sekco. Tio nomiĝas la profilo. La profiloj estas normigataj, pro kio eblas mondvaste aĉeti rimenojn por maŝinoj. Kompare kun plataj transmisiaj rimenoj la V-rimeno povas atingi pli grandan transmisian povumon. La kaŭzo estas ke pulioj tre streĉas la V-rimenon kaj tiel kontraŭas la glitadon.
La nomo V-rimeno aŭ kojnrimeno venas de la V aŭ kojnforma sekco de la rimeno.