Internacia komerca-ekonomika vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro
Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro
Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro
Aŭtoro Feiko Munniksma
Eldonjaro 1974
Urbo Antverpeno [1]
Eldoninto Kluwer
Paĝoj 535
ISBN 90-267-0394-5
vdr

Sub la titolo Internacia Komerca-ekonomika Vortaro aŭ laŭ la angla titolo International Business Dictionary, redaktita de Feiko Munniksma, aperis la jenaj du verkoj:

Internacia komerca-ekonomika vortaro en 9 lingvoj (angla, esperanta, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala kaj sveda) kaj

Internacia Komerca-ekonomika Vortaro en 11 lingvoj (angla, esperanta, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala, sveda, japana kaj ĉina).

Tiu terminaro enhavas difinojn de pli ol 2 800 kapvortoj en la angla kaj Esperanto kaj ekvivalentoj en la naciaj lingvoj.

La unua versio (ISBN 90-267-0394-5) estis eldonita de la nederlanda eldonejo Kluwer en 1974; la dua versio (ISBN 7-5052-0025-9/H-23) en 1990 en Pekino fare de Ĉina Esperanto-Eldonejo. Ambaŭ aperis sub la aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI) en Nederlando.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mi sentas profundan kontenton, kiam mi povas recenzi libron, kies enhavo

kaj lingvo posedas la sufiĉan dignon. Kiel Ni kaj Ĝi en sia speco, ĉi tiu KOMERCA - EKONOMIKA VORTARO meritas nur laŭdon kaj senrezarvan rekomendon pro sia serioza trakto de la koncerna fako. Fak-vortarojn ni devus produkti antaŭ ĉio, se ni deziras, ke Esperanto trovu fortikan bazon por ekradiki en la diversaj sferoj de la vivo. Sed tiaj fak-vortaroj devus havi ĝisdatigitajn terminologiojn, esti kompilitaj de veraj specialistoj kaj reviziitaj de lingvaj kompetentuloj, ŝajne tian kriterion oni aplikis al IKEV kun bonegaj rezultatoj. Pli ol 2800 vortoj kaj esprimoj apartenantaj al la medio de la komerco kaj la ekonomiko estas difinitaj en la angla kaj Esperanto, kun ekvivalentoj en la germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala kaj sveda. Kompreneble, per tia vortoprovizo ne elĉerpiĝas la tuta terminologio — speciale vasta kaj kompleksa— de la komerco kaj ekonomiko (eĉ mankas kelkaj elementaj nocioj) sed nedubeble ĝi plenumos tre gravan funkcion, ne nur praktikan, sed ankaŭ propagandan. Bedaŭrindas, ke en la vortaro rangas kiel ĉefa lingvo la angla; tuj post ĝi enviciĝas Esperanto, kiel ia speco de malriĉa parenco; sed eble la deziro krei la eblecon disvendi la libron en pli vasta merkato konsilis al la aŭtoroj tian aranĝon de la verko. Eble la metodo montriĝos efika, kaj signos la solvon al la problemo eldoni Esperantan fak-vortaron sen financaj perdoj.

Gratulojn al s-ro Munniksma kaj ties kunlaborantoj pro vere merita kaj prestiĝodona verko! 
— F. de Diego. Boletín n205 (sep 1974)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:IKEV

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La bildo prezentas la eldonaĵon de 1990 en Pekino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]