Federacio Francia de Futbalo
La Federacio Francia de Futbalo, france Fédération Française de Footbal, estas la nacia futbala asocio en Francio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1919. La centra oficejo situas en la 15-a arondismento de Parizo, en la bulvardo Grenelle. La asocio interalie ekde la jaro 1932 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Ligo 1 - france Ligue 1. La ĉampiono en 2022-2023 estas la futbala klubo Paris SG, je plena nomo Paris Saint-Germain, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 112-foje.