Bareluloj kaj Fadenuloj (francePatapoufs et Filifers) estas libro verkita de André Maurois. Temas pri satira historio de du subteraj popoloj, kiuj pro bagatelo malpacas.
Ĝin esperantigis el la franca Berno Fabo. La tradukaĵo estas eldonita en 1933. Ĝi ampleksas 105 paĝojn kaj enhavas tutpaĝajn ilustraĵojn faritajn de Jan Ermers.
„ La franclingva "Patapoufs et Filifers" estas en francparolantaj landoj bone konata porinfana libro, fantazianta ĝis la ekstremoj pri ĉiaj eblaĵoj, kiuj povas rezulti el konflikto inter dikuloj kaj maldikuloj. La akurataj, severaj, rigoraj,
abstinemaj, atakemaj Fadenuloj el Fadenujo havas civilizon kaj filozofion tute kontraŭajn al tiuj de la senzorgaj, facilanimaj, gajaj, ĝojaj, manĝemaj, pacemaj Bareluloj el Barelujo. Ĉar la du landoj estas najbaraj, milito estas neevitebla. Je
tiu momento..., sed mi konstatas, ke mi preskaŭ malkaŝis al vi la plej interesan parton de la libro, kaj tiun vi mem devas legi. Bedaŭrinde, al la tradukinto mankas la necesaj sperto lingva kaj lerteco stilista por tute kontentigi la leganton. Malelegantaj vortoj kiel « turmentetema », « imitithomo », « foriranonca », kaj eraroj kiel: « neniam ne sin movas» malornamas la tradukon. La presado verŝajne okazis en Barelujo ĉar ĝi estas senzorge farita kaj precipe la esperanto-nederlandlingva traduklisto montras literojn de du specoj intermiksitaj. Entute, libro el kiu oni per iom pli da priatento estus povinta fari interesaĵon. ”