Aŭstria Esperantisto = Österreichischer Esperantist
(Alidirektita el Aŭstria Esperantisto (revuo))
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/1931-02_A%C5%ADstria_Esperantisto.jpg/220px-1931-02_A%C5%ADstria_Esperantisto.jpg)
Aŭstria Esperantisto = Österreichischer Esperantist estis membrogazeto de Aŭstria Esperanto-Asocio. Redaktita kaj eldonita fare de Hugo Steiner, ĝi aperis monate de 1924 [1] al 1948 [2] en Vieno.
En 1924, oni ankaŭ nomis ĝin oficiala organo de Esperanto-Delegitaro de Wien, Tutmonda Esperantista Ligo Fervojista kaj Universala Esperantista Pacifista Ligo.[3] Formato 24x16 cm.