Ŝnuro
Etoso
(Alidirektita el Ŝnurego)
Ŝnuro estas farita el kuntorditaj malpli dikaj fadenoj. La fadenoj povas esti vegetaĵaj, metalaj aŭ plastaj.
Ŝnurego estas forta, dika ŝnuro, kun diametro de pli ol 4 mm, servanta por streĉi maston, pendigi ŝarĝon, tiri veturilon, treni barĝon. Oni uzas ĝin por kunligi aĵojn ekzemple sur velŝipoj.
Ŝnuro povas esti ankaŭ:
- matematike: ĥordo, t.e.streko, kiu kunligas du punktojn de cirklo aŭ, pli ĝenerale, du punktojn de alia kurbo;
- kablo (ekzemple: telefonŝnuro, ŝnurkonduktilo).
Laŭ Francisko Azorín ŝnuro estas Kunplektitaj linaj, kotonaj, kanabaj, metalaj fadenoj, uzata por ligi aŭ pendigi objektojn.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita snasa (nervo), kaj de tie la greka neuron kaj gota snorjo, snuor.[2]
Esprimoj[redakti | redakti fonton]
- tordi ŝnurojn el sablo (vane peni)
- trostreĉi la ŝnuron (tro ofte uzi unu saman rimedon)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Dekdunoda ŝnuro
- Grimpado sur ŝnurego
- Nodo
- Plata nodo
- Laĉo
- Preĝoŝnuro
- Saltoŝnuro
- Ŝnurponto
- Ŝnurtira lukto
- Splisado (ŝnuro)
- Haŭsero
- Kanabo
- Rektoŝnuro (aloprofilo de aviadilo)
- Ĥordo (geometrio)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 193.
- ↑ Azorín, samloke.