X-Y-Z matrico
(Alidirektita el X-y-z matrico)
En matematiko, la X-Y-Z matrico estas ĝeneraligo de la koncepto de matrico al tri dimensioj.
X-Y-Z matrico A havas komponantojn ai, j, k kie
- 1 ≤ i ≤ m, 1 ≤ j ≤ n, 1 ≤ k ≤ p
por iuj pozitivaj entjeroj m, n, p.
Tiaj matricoj estas uzeblaj ekzemple en konsidero de kradoj en tri dimensioj, ekzemple en komputilaj simuladoj de tri-dimensiaj problemoj.