Pollingva Vikipedio
(Alidirektita el Polalingva Vikipedio)
Pollingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | pola |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 1 615 910 |
Profundeco | 33.8 |
Paĝoj | 3 731 414 |
Redaktoj | 73 613 237 |
Uzantoj | 1 308 536 |
Aktivaj uzantoj | 4 432 |
Administrantoj | 98 |
Dosieroj | 268 |
La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 21-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 615 910 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|