Vladimir Majakovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Majakovskij)
Vladimir Majakovskij
Persona informo
Владимир Маяковский
Naskonomo Влади́мир Влади́мирович Маяко́вский
Naskiĝo 19-an de julio 1893 (1893-07-19)
en Bagdati, Kutaisa ujezdo,  Rusia Imperio
Morto 14-an de aprilo 1930 (1930-04-14) (36-jaraĝa)
en Moskvo, Moskva provinco,  Sovetunio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato de Arto kaj Industrio Stroganov • Altlernejo de belartoj (Rusio) • School № 91 (Moscow) vd
Partio Rusia Socialdemokrata Partio vd
Subskribo Vladimir Majakovskij
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Lilja Brik • Tatiana Yacovleff • Elli Jones • Veronika Polonskaya • Natalya Bryukhanenko vd
Infanoj Helen Patricia Thompson vd
Profesio
Okupo poster artist • poeto • aktorodramaturgoverkisto • pentristo • ĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • reĝisoro • teatra reĝisoro • gravuristo • filmreĝisoro • vidartisto • scenaristo vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Aktiva dum 1912–1930 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Vladimiroviĉ MAJAKOVSKIJ (ruse Владимир Владимирович Маяковский; kartvele ვლადიმირ მაიაკოვსკი; naskiĝis la 19-an de julio 1893, mortis la 14-an de aprilo 1930) estis rusa poeto kaj pentristo.

Sendube la kontribuo de Majakovskij ne limiĝas nur al la kampoj de sovetia poezio. Tra la jaroj, li estis konsiderita la klara reprezentanto de sovetia poezio, sed pli larĝe li eĉ ŝanĝis la percepton de poezio en 20-a-jarcenta kulturo kiel tutaĵo. Li influis multajn el la dudeka-jarcentaj poetoj, kaj precipe la homojn de la politika maldekstro. Interalie li influis postan generacion de poetoj, kiuj eĉ estis nomataj de iliaj kontraŭuloj "malgrandaj majakovskoj".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la kartvela vilaĝo Bagdadi, kiel filo de arbaristo. Jam en la aĝo de 14 jaroj li partoprenis manifestaciojn kontraŭ la caro. Post la subita morto de sia patro en la jaro 1906 lia familio transloĝiĝis al Moskvo. Tie li daŭrigis la lernadon en gimnazio, krome li pasie legis marksisman literaturon kaj aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusio. En 1908 li devis forlasi la gimnazion, ĉar lia patrino ne plu havis la necesan monon por pagi la instruadon. Pro politika ribelemo Vladimir Majakovskij trifoje estis arestita, kaj striktajn punojn (ekz. deportadon) li nur eskapis pro sia juneco. En la soleco de la arestejo li en 1909 verkis siajn unuajn poemojn, kiujn tamen la gardistoj konfiskis.

Reveninte el la malliberejo, Majakovskij denove partoprenis la revolucian movadon. En 1911 li komencis studi arton. Li aliĝis al la futurisma grupo Gileja kaj publikigis en decembro 1912 siajn unuajn poemojn en la futurisma almanako Poŝĉeĉina obŝĉestvennomu vkusu. En 1914 li pro sia politika aktivado estis devigita forlasi la altlernejon.

Avangardaj proponoj de Vladimir Majakovskij.

La liriko de Majakovskij fariĝis pli kaj pli agresema kontraŭ la politika sistemo siatempa. Liaj temoj estis amo, revolucio, religio kaj arto. Lia lingvaĵo estis la lingvaĵo de la simpla popolo, kaj per intensaj, provokaj tonoj li detruis la iluzion de la idealisma kaj romantisma poezio. Lia malfeliĉa amo al Lilja Brik, la edzino de eldonisto Osip Brik, kun kiu li kunlaboris, same kiel la revolucio kaj la milito influis lian verkadon.

De 1915 ĝis 1917 li loĝis en Petrogrado (nuntempe: Sankt-Peterburgo). Komence de la revolucio li en diversaj teatroj deklamis siajn poemojn. Reveninte al Moskvo li preparis politike agitantajn, satirajn afiŝojn por la rusa novaĵ-agentejo ROSTA. En 1919 li eldonis sian unuajn poemaron.

Lia populareco en la nova Rusio videble kreskis. Sekvis pluraj vojaĝoj ene de Sovetunio kaj eksterlanden: ekz. al Francio, Germanio kaj Usono. La influo de tiuj ĉi vojaĝoj retroviĝis en jenaj verkoj: Mojo otkritije Ameriki (= Mia malkovro de Usono, 1925). En Usono li konatiĝis kun Elly Jones. Ilia mallonga amrilato rezultigis ties filinon Patricia (nun ŝi nomiĝas d-rino Patricia J. ThompsonYelena V. Mayakovskya). Poste li enamiĝis al Tatjana Jakovleva, al kiu li dediĉis la poemon Letero al Tatjana Jakovleva (1928).

Fine de la 1920-aj jaroj Majakovskij en sia verkaro pli kaj pli kritikis la novajn evoluojn en la socio, kiel lia satira dramo Klop (= La cimo) atestas. La lastajn monatojn de lia vivo karakterizis malsano kaj seniluziiĝo politika kaj privata.

La 14-an de aprilo 1930 li pafmortigis sin. La poeto estas enterigita en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Sovetia propaganda afiŝo ilustrita de Majakovskij: Ĉu vi volas superi la malvarmon? Ĉu vi volas superi malsaton? Ĉu vi volas manĝi? Ĉu vi volas trinki? Rapide kaj aliĝis al la pioniroj ĉe la avangardo de la laboro.
Ilustraĵo el la verko de Majakovskij, "Как делать стихи" (Kiel krei poezion).
Domo (nun muzeo) kie Majakovskij loĝis kaj pereis (Lubjanka strateto, 3/6, Moskvo)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Bone!

Citaĵo
 Ĝis kiu grado, aŭ punkto, poezio je servo de iu ajn ideologio povas reprezenti veran artaĵon? Mi tion ree demandis al mi eklegante la broŝuron «Bone!», kiu prezentas al la esperantistaro poemaron prikantantan la historian Oktobran Revolucion, tiun, kiu tiom da aspektoj spiritaj kaj sociaj ŝanĝis kaj konvulsiigis, ne nur en Rusujo, sed ankaŭ, certagrade, en preskaŭ la tuta mondo.

Tralegante la cent paĝojn mimeografitajn de tiu kolekto — prezentita sub modestaj vesto kaj procedo eldona —, mi trovis, evidente, kontentigan respondon al mia propra demando. La versaĵoj de Majakovskij celas, klasvideble, al jubilkanto: ili neniam elegías; ili reprezentas pasion, partieman aŭ sektan kronikon; ili estas konstanta akuzado ; ili defendas fidoplenan rezignacion kaj fidelan esperon, sub la standardo de l' venko. Revoluciuloj kaj kontraŭ-revoluciuloj; herooj, proletaj; fiduloj, venkintoj kaj malvenkintoj; eventoj gloraj kaj forbalaaĵo: jen tio, kio estas bildigita de la poeto, per karakteroplena! versoj plenplenaj je aristiaj aludoj kaj efika esprimkapablo de realisma etoso. Kiel bele la poeto priskribas la malsaton kaj mizeron, kiu estis kiel elkora ofero de tiuj, kiuj sentis sin elaĉetita! ¡Kiel bele estas la versoj per kiuj li majstre priskribas la atencon kontraŭ Lenin!

Hodiaŭ la tago alkuris kriple,
per krio rompinte silenton,
per pulm’ trapafita ĝi raŭkis sible
kaj falis sangante sub venton.

Mi flankenlasas la krude ideologian karakteron de la verko, por tiel taksi la veran poezian valoron; kaj tion farante, mi povas konstati, laŭ mia persona aprezado, ke konsiderindaj valoroj beletraj superstaras: la organiza talento de la poeto kapablis, laŭcirkonstance, agordi sian voĉon kaj elekti plej trafajn versoskemojn. Antaŭ ne longe, ateista esperantlingva poeto skribis al mi, ke li ne kapablas sperti estetikan ĝuon legante esencan religian poemon. Kial? Ĉu religia — aŭ politike ideologia— versaĵo ne povas enteni naturajn poeziajn valorojn, eĉ por nekredanto? Elrusigis la verkon K. Gusov. Ŝajne li faris efektive korektan laboron. Oni divenas la kiel eblan plej rektan tradukon de la versoj. La frazoj iufoje tordiĝas kaj restas ne multe diafanaj, tutcerte pro la aluda esprimmaniero de la originalo. Rimado kaj aliteracio, tre efikas meze de ritmoj kiuj vojas laŭ plaĉo de la aŭtoroj. Neologismoj ne tro abundas. Ankaŭ mi tion povas diri pri tajperaroj. Pri gramatikaj eraroj ni povus diskuti pri «Mi pretas rompiĝi je pecoj» (...je (en) pecojn) paĝ. 45; «alpaŝanta laŭ akvo Kristo» (sur akvo) paĝ. 37; «klingoj serpilaj» (serpaj) paĝ. 39.

La poemaro estis verkita en la jaro 1927-a, kaj tial ĝi estas grava tiama atestilo politika, sed precipe literatura valoraĵo
— G. MORA. Boletín n166 (mar 1968)

Filmo[redakti | redakti fonton]

Nomkonateco[redakti | redakti fonton]

En 1940 la naskiĝurbo de la poeto ricevis la nomon Majakovskij, kiu ekde 1992 renomiĝas Bagdadi.

Monumento de Vladimir Majakovskij estis starigita en Moskvo en 1958 sur Placo de Majakovskij. Ĝin kreis skulptisto Aleksandr Kibalnikov kaj arkitekto Dmitrij Ĉeĉulin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nina Berberova

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj Arkivigite je 2003-12-30 per la retarkivo Wayback Machine esperante

http://www.museum.ru/majakovskiy/ Majakovskij Ŝtata Muzeo en Moskvo ruse

http://www.museum.ru/majakovskiy/Expos1e.htm Majakovskij Ŝtata Muzeo en Moskvo angle

Referencoj[redakti | redakti fonton]