Maceió

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maceioo)
Maceió
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 57000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 957 916  (2022) [+]
Loĝdenso 1 904 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 40′ S, 35° 44′ U (mapo)-9.6658333333333-35.735 [+]
Alto 7 m [+]
Areo 503,072 km² (5 030 7.2 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Maceió (Alagoaso)
Maceió (Alagoaso)
DEC
Situo de Maceió
Maceió (Brazilo)
Maceió (Brazilo)
DEC
Situo de Maceió

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maceió [+]
vdr

Maceió [elp ma'sejÓ] kiu signifas pluvakva flako apud maro, estas municipo, havenurbo kaj ĉefurbo de la brazila marborda subŝtato Alagoaso. Ĝi estis fondita la 5-an de decembro 1815. En 2021 ĝia metropolitena areo havis entute 1 354 973 loĝantojn. En municipo Maceió, krom la urbo estas vilaĝoj Floriano Peixoto kaj Fernão Velho. Poŝta kodo: 57.000-000

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Maceió" estas indiĝena esprimo por fonto. La nomo "Maceió" havas originon en la esprimo tupi maçayómaçaio-k , tio signifas "kio ĝi kovras la marĉon".

Klimato[redakti | redakti fonton]

La urbo havas tropikan musonklimaton kun tre varmaj ĝis varmaj temperaturoj kaj alta relativa humideco la tutan jaron. Tamen, ĉi tiuj kondiĉoj estas trankviligitaj per preskaŭ foresto de ekstremaj temperaturoj kaj alizeaj ventoj blovantaj de la oceano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas ne nur administra, sed ankaŭ grava industria centro. La gvidan rolon en la ekonomio ludas la prilaborado de sukero kaj kotono, kultivitaj en la ĉirkaŭaĵo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Do topo, em sentido horário: vista panorâmica da cidade; Farol da Ponta Verde; Maceió ao pôr do sol; orla de Maceió; vista da cidade à noite e altar da Catedral Metropolitana.

Dum la pasintaj jardekoj, Maceio, dank'al sia oportuna situo, fariĝis centro de distro kaj turismo. Tio estis faciligita per ĝiaj pitoreskaj pejzaĝoj kaj proksimeco al la grandurbo de Recife, situanta en la nordoriento. Ĉiun jaron, kreskanta nombro da loĝantoj okupiĝas pri la turismo kaj komerco. Urbaj vidinaĵoj estas pluraj muzeoj, interalie arta muzeo kaj muzeo pri bildo kaj muziko Museu da Imagem e do Som de Alagoas) aŭ la nova Kultura kaj Ekspozicia Centro de Maceió, en la kvartalo Jaraguá. Nuntempe Jaraguá estas komerca distrikto, provizita per bankoj, muzeoj, trinkejoj kaj altlernejoj.

Gogó da Ema estis fama palmarbo formita kiel kurba litero N fariĝis simbolo por la maceia kulturo kaj turismo. Ekzistas strando nomita laŭ la famkonata arbo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Djavan, kantisto kaj muzikisto.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Aracaju, Brazilo

Joao Pessoa, Brazilo

Gwangju, Sud-Koreio

Milano, Italio

Transporto[redakti | redakti fonton]

La internacia flughaveno Zumbi dos Palmaris estas unu el la plej modernaj en Brazilo kaj havas ligojn al pluraj gravaj flughavenoj en Brazilo kaj internaciaj ligoj al Milano en Italio kaj Bonaero en Argentino. Maceió havas malpezan fervojan sistemon, la tn. Maceió Urban Rail.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La urbo estas hejmo de la Federacia Universitato de Alagoas.

Esperanto en Maceió[redakti | redakti fonton]

La pioniro de la Zamenhofa lingvo en Alagoas estis Paulino Rodrigues Santiago (1888-1967). La unua manifestiĝo pri esperantismo en Maceió estis letero de Paulino Santiago en Novembro 1907. Paulino sukcesis diplomon pri Instruista Kurso de Esperanto, aljuĝita de Brazila Esperanto-Ligo en Decembro 1912, kiam ĝia sidejo funkciis en Rio de Janeiro. Li gvidis plurajn privatajn kursojn de la neŭtrala lingvo en la ĉefurbo de Alagoas kaj oficialan kurson ĉe la antikva Academia de Ciências Comerciais de Maceió (Akademio de Komercaj Sciencoj de Maceió), kie li estis honora instruisto.

La historio de masejoa Esperanto-movado registras la daton 12-a de Julio 1910 kiel tiun de la fondiĝo de la unua Esperanto-Asocio de Alagoas, kies unua prezidanto estis Antonio Carlos de Arruda Beltrão. Ĝia vivo estis efemera.

En 1967, Paulino Santiago estis la plej antikva delegito de UEA kaj BEL, krome, li estis unu el la membroj de Veterana Esperanto-Klubo. La angla revuo “Life” konsideris lin la plej grava esperantisto de Centra kaj Suda Amerikoj.

En 1971 fondiĝis Alagoa Esperanto-Asocio (AEA) en Maceió, ĉefe per klopodo de Francisco Alves Mata.

Nuntempe Alagoa Esperanto-Asocio daŭre aktivadas, ĉu pere de disvastigo, ĉu pere de instruo de Esperanto en Maceió. La provizora sidejo troviĝas en la Avenuo Fernandes Lima, 761, 1-a etaĝo, ĉambro B-2, en la kvartalo “Farol”.

ILEI-kongreso[redakti | redakti fonton]

La kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazos en Maceió de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024[1].

Esperantistoj de Maceió[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) ILEI-kongreso en Maceio, YouTube, 2024.