Johannes Adolph Rahamägi
(Alidirektita el J. A. Rahamagi)
Johannes Adolph RAHAMÄGI, estono, presejestro, ĵurnalisto. Nask. 28 jan. 1883 en Maidla, pereis dum la mondmilito senpostsigne. La unua antaŭenvida, celkonscia organizanto de la E-movado estona, kunfondinto de la unua estona ES (Tallinn, 1907), red de la unuaj estonaj E gazetoj „Eldonaĵoj“ kaj „Estlanda E-isto“ (1907-08). Verkis kaj eldonis kelkajn lernolibrojn.