Saltu al enhavo

Filipo la 2-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipo la 1-a (Portugalio))
Filipo la 2-a de Hispanio
Filipo la 1-a de Portugalio
Reĝo de Hispanio kaj Portugalio
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Felipe II
Naskonomo hispane Felipe II
portugale Filipe I
Naskiĝo 21-an de majo 1527 (1527-05-21)
en Palaco de Pimentel, Valadolido
Morto 13-an de septembro 1598 (1598-09-13) (71-jaraĝa)
en Monaĥejo de El Escorial, San Lorenzo de El Escorial
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioReĝlando Portugalio vd
Subskribo Filipo la 2-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio • Habsburga Hispanio vd
Patro Karlo la 5-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Izabela de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Maria de Aŭstrio, Infante Fernando of Austria (en) Traduki, Johanino de Aŭstrio, Princino de Portugalio, Isabel of Castile (en) Traduki, Margareta de Parmo, Tadea of Austria (en) Traduki kaj Johano de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna de Aŭstrio (1570–1580)
Elizabeto de Valois (1560–1568)
Maria la 1-a (1554–1558)
Maria Manuela de Portugalio (1543–1545) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Margaretha of Waldeck-Wildungen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karlo, princo de Asturio
 ( Maria Manuela de Portugalio)
Infante Carlos Lorenzo of Spain (en) Traduki
 ( Anna de Aŭstrio)
Diego de Aŭstrio
 ( Anna de Aŭstrio)
Filipo la 3-a
 ( Anna de Aŭstrio)
Ferdinando Habsburgo
 ( Anna de Aŭstrio)
Izabela Klara Eŭgena de Hispanio
 ( Elizabeto de Valois)
Catalina Micaela of Spain (en) Traduki
 ( Elizabeto de Valois)
Infanta Maria of Spain (en) Traduki
 ( Anna de Aŭstrio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Maria Manuela de Portugalio (female double cross-cousin (en) Traduki)
Maksimiliano la 2-a (bopatro de infano, unuaranga kuzo)
Maria la 1-a (second aunt (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Hispanio
Filipo la 2-a
Dum 1556 - 1598
Antaŭulo Karlo la 1-a
Sekvanto Filipo la 3-a
Reĝo de Portugalio
Filipo la 1-a
Dum 1580 - 1598
Antaŭulo Sebastiano la 1-a, Henriko la 1-a
Sekvanto Filipo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filipo la 2-a (Felipe II), estis reĝo de Hispanio (1556-1598) kaj de Portugalio (kiel Filipe I) (1580-1598). Li naskiĝis en Valadolido, je la 21-a de majo 1527 en la Palaco de Pimentel kaj mortis en El Escorial (Madrido), je la 13-a de septembro 1598.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de imperiestro Karlo la 5-a (Karlo la 1-a de Hispanio) kaj de Izabela de Portugalio. Li edziĝis kvarfoje: kun Maria Manuela de Portugalio, Maria Tudor, Izabela de Valois kaj Anna de Aŭstrione la sama kiel Anna de Aŭstrio (1601-1666).

Filipo reĝis el 1556, kiam abdikis lia patro. Li neniam uzis la titolon de reĝo de Hispanio, sed de Kastilio, Leono, Aragono, Navaro kaj de siaj tutmondaj teritorioj, kiuj etendiĝis en Eŭropo, la nove konkeritaj landoj en Ameriko kaj ankaŭ en Azio (Filipinoj, tiel nomataj laŭ lia nomo).

En 1580, post la morto sen filoj de la reĝo Sebastiano la 1-a de Portugalio en la batalo de Alcazarquivir, li estis agnoskita kiel reĝo ankaŭ de tiu lando, kaj de ĝiaj propraj konkeraĵoj. Dum tiu periodo oni prave diris ke en liaj posedaĵoj "neniam subiris la suno".

Li pasigis la plejmulton de la tempo en Hispanio, kaj specife en Madrido, kiun li potencigis kiel grava nova ĉefurbo. En la ĉirkaŭaĵoj, post grava batalo kontraŭ la franca reĝo (San Quintín/Saint Quentin), li konstruigis la Monaĥejon de Eskorialo, imponan monumenton kien li retiriĝis en la lastaj momentoj de sia vivo.

Lian reĝadon karakterizas senĉesa batalado, kontraŭ la francoj, turkoj (batalo de Lepanto), nederlandanoj, angloj (Granda Mararmeo), kaj ankaŭ kontraŭ diversaj malamikoj en la ibera duoninsulo mem (moriskoj, protestantoj).

Li suferis multajn malfacilaĵojn dum sia regado, ekzemple la malfacilan rilaton kun sia filo Don Karlo, kiun li enprizonigis kaj laŭ onidiroj murdis.