Distrikto Monastero
La distrikto Monastero de la jaro 1815 ĝis la 31-a de decembro 1974 estis administra distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenis al la distriktaro Monastero kaj estis membro en la regiona ligo Vestfalio-Lipo. Sidejo de la distrikto estis la samnoma urbo Monastero.
La 1-an de januaro 1975 la teritorio dispartiĝis inter la eksterdistrikta urbo Monastero kaj la distriktoj Coesfeld, Steinfurt kaj Warendorf. Ĉiuj tiuj administraj unuoj estas partoj de la kultura Monastera Lando.