Saltu al enhavo

Kataluna Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna Esperanto Asocio
esperanto-organizaĵo
Komenco Septembro 1980
Antaŭe Kataluna Esperantista Federacio vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Sabadell, Katalunio
Agareo

Katalunaj Landoj

Fondinto(j) Manuel Casanoves i Casals, Pere Nuez Pérez, Maria Garcés i Coll, Joan Ramon Guiñón i Roset, Joan Moretó Reventós i Maria Nogués i Comas
Ĉefestro(j) Alfons Tur i García (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Prezidanto Alfons Tur
Lingvoj

Esperanto kaj Kataluna

Retejo http://esperanto.cat
vdr

La Kataluna Esperanto-Asocio, KEA, (katalune: Associació Catalana d'Esperanto) estas grupo por esperantistoj en la Katalunaj Landoj. Ĝi estis kreita por daŭrigi la laboron de la Kataluna Esperantista Federacio (KEF), kiu ekzistis de 1910 ĝis 1939 kaj estis fermita de la frankisma reĝimo.[1] La asocio estis refarita en Sabadell en 1980 kaj oficiale rekonita de la Ĝeneralitato de Katalunio en 1982.[2] KEA estas membro de la Federacio de Internacie Agnoskitaj Katalunaj Organizoj (FOCIR).[3] La ĉefaj celoj de la asocio estas antaŭenigi kaj uzi la internacian lingvon en la katalunaj landoj, kaj ankaŭ disvastigi la katalunan lingvon, literaturon kaj kulturon tra la mondo per Esperanto.[1][4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kataluna Esperantista Federacio (KEF) estis la ĝermo de la Kataluna Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en Barcelono en 1910 kaj kunigis plurajn esperantistajn grupojn de Katalunio kaj la Balearoj. KEF ludis gravan rolon en la disvastigo de Esperanto ĝis ĝi estis devigita fermiĝi en 1939. Post refondiĝo en Sabadell kiel Kataluna Esperanto-Asocio, ĝi denove komencis eldoni la revuon Kataluna Esperantisto en 1983 kaj organizis kongresojn kaj florajn ludojn.

Manuel Casanoves i Casals, pastro kaj kultura aktivisto, estis tre grava por refondi la asocion kaj fariĝis ĝia unua prezidanto en 1980.[5] Llibert Puig i Gandia, kiu lernis Esperanton en 1950, estis unu el la fondintoj de la Esperanto-Grupo de Sabadell, la unua grupo en Katalunio post 1939. Puig laboris en la estraro de la Kataluna Esperanto-Asocio dum multaj jaroj kaj instruis Esperanton al multaj homoj.[6]

La unua kongreso de la nova etapo de la Kataluna Esperanto-Asocio estis la XIX-a Kataluna Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Sabadell en novembro 1983.[7]

Kelkaj el ĝiaj plej konataj estraranoj estas Xavier Alcalde, Hèctor Alòs, Gemma Armadans, Manuel Casanoves, Mon Cardona, Ruben Fernandez, Josep Franquesa, Montserrat Franquesa, Joan Inglada, Ferriol Macip, Neus Moly, Ramon Perera, Llibert Puig, Oscar Puig, Alfons Tur kaj Carles Vela.

Biblioteko-Arkivo[redakti | redakti fonton]

La Biblioteko-Arkivo Petro Nuez estas la biblioteko kaj arkivo de la Asocio, kreita en 1997 honore al la esperanto-instruisto Pere Nuez Pérez, bazita sur la donaco de lia vidvino Maria Garcés i Coll. La arkiva sekcio enhavas diversajn administrajn kaj regadajn dokumentojn post la fondo de la Kataluna Esperanto-Asocio. Ankaŭ estas gravaj dokumentoj pri konataj katalunaj esperantistoj kaj pri urboj kie okazis katalunaj esperantaj kongresoj.[8]

Katalunaj Esperanto-Kongresoj organizitaj de KEA[redakti | redakti fonton]

La listo sube montras la Katalunajn Esperanto-kongresojn ekde kiam KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) estis fondita.

  • XIX Kongreso: Sabadell, 1983
  • XX Kongreso: Olot, 1984 (en tiu kongreso oni faris komunikon por postuli respekton por la minoritataj lingvoj)
  • XXI Kongreso: Sant Cugat del Vallès, 1985
  • XXII Kongreso: Lleida, 1986
  • XXIII Kongreso: Barcelono, 1987
  • XXIV Kongreso: Perpinjano, 1989
  • XXV Kongreso: Tarragono, 1991
  • XXVI Kongreso: Alcúdia, 1993
  • XXVII Kongreso: Mataró, 1995
  • XXVIII Kongreso: Figueres, 1997
  • XXIX Kongreso: Manresa, 1999
  • XXX Kongreso: Ĝirono, 2001
  • XXXI Kongreso: Sóller, 2002
  • XXXII Kongreso: Ceret, 2004
  • XXXIII Kongreso: Amposta, 2006
  • XXXIV Kongreso: Sabadell, 2008
  • XXXV Kongreso: Barcelono, 2011
  • XXXVI Kongreso: Salardú, 2013 (tiufoje la kongreso fariĝis katalun-ocitana kongreso)
  • XXXVII Kongreso: Mataró, 2015
  • XXXVIII Kongreso: Àger, 2017
  • XXXIX Kongreso: Castelldefels, 2022
  • XL Kongreso: Vic, 2024

La XXXIX Kataluna Esperanto-Kongreso devis okazi en 2020 en Lluc (Majorko), sed ĝi estis prokrastita pro la SARS-CoV-2-pandemio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 SETEMBRE. «​L’Associació Catalana d’Esperanto commemora amb una exposició el centenari del Congrés Català d’Esperanto a Vic | SETEMBRE». elsetembre.cat.
  2. «Kataluna Esperantista Federacio | enciclopedia.cat». Enciclopèdia Catalana.
  3. «Entitats membres». focir.cat
  4. «L'Esperanto». Avui, 16-03-1986 [Consulta: 27 juliol 2014]. Arxivat 17 October 2014[Date mismatch] a Wayback Machine. «Còpia arxivada». Arxivat de l'original el 2014-10-17.
  5. «Manuel Casanoves i Casals | enciclopedia.cat». Enciclopèdia Catalana.
  6. «Llibert Puig i Gandia | enciclopedia.cat». Enciclopèdia Catalana.
  7. L'Olotí. Setmanari d'informació i opinió de la Garrotxa, 27-10-1983.
  8. Puig i Gandia, Llibert «Malkovru la bibliotekon de KEA» Kataluna Esperantisto, 343, setembre 2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]