Barrison-fratinoj
La BARRISON-fratinoj estis malpudora vodevila ensemblo, kiu ludadis en Usono kaj Eŭropo de ĉirkaŭ 1890 al 1910, reklamata kiel La Plej Malvirtaj Knabinoj en la Mondo.
Lona, Sophia, Inger, Olga kaj Gertrude Barrison estas efektivaj fratinoj (multaj de la "fratinaj" ensembloj vodevilaj ne estis) de dana aŭ dana-usona deveno. Oni diras, ke ili kantis en altaj fajfetaj voĉoj, kaj dancis kun meza kapablo. Ili akiris fifamecon, tamen, per genia uzado de double entendre (duobla signifo) sur scenejo.
En sia plej fama prezentaĵo la fratinoj dancis, levante siajn jupojn iomete super siajn genuojn, kaj demandis la spektantaron, "Would you like to see my pussy?" (tradukebla kial "Ĉu vi ŝatus vidi mian piĉon?") Kiam ili estis logintaj la spektantaron en entuziazman jesadon, ili levis siajn jupojn, malkaŝante, ke ĉiu junulino surhavis pantalonojn memfaritan, kiu havis vivantan malgrandan katon fiksitan sur la forkiĝo. (En la angla lingvo, la vorto "pussy" signifas "piĉo" kaj ankaŭ "katinjo".)
Simila prezentaĵo estis poste uzata de La Machinson-Fratinoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- The Old Spice Girls Arkivigite je 2006-02-18 per la retarkivo Wayback Machine Anglalingva artikolo de Richard Smithson. La titolo, "La malnovaj spicaj knabinoj" estas vortludo rilate al la muzikgrupo, Spice Girls kaj Old Spice (Malnova Spico), komerca marko por populara usona razo-kremo.
- "La Grandega spektaklo de la kvin Barrison-fratinoj. Muzika teatraĵo en unu akto" Anglalingva teksto de prezentaĵo de la Barrison-fratinoj