Saltu al enhavo

Amuzaj dialogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Amuzaj Dialogoj en Esperanto: por faciligi al novuloj lerni paroli la internacian lingvon: Aldone: 850 didaktikaj demandoj kaj respondoj

Aŭtoro Albert Lienhardt
Eldonjaro 1980
Urbo Budapest
Eldoninto Hungara Esperanto-Asocio
Paĝoj 141
ISBN 963-571-071-2
vdr

Amuzaj Dialogoj en Esperanto : por faciligi al novuloj lerni paroli la internacian lingvon: Aldone: 850 didaktikaj demandoj kaj respondoj, estas lernolibro verkita de Albert Lienhardt. Hungara Esperanto-Asocio el Budapesto eldonis ĝin 141-paĝe en la jaro 1980.

Estas fama libro por komencantoj per kiu multaj personoj ekkonis la Esperanto-literaturon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Dudek viglaj dialogoj, plus 850 didaktikaj demandoj kaj respondoj, en ĉiutaga lingvo spicitaj per humuro formas la tekston de ĉi tiu verko, animita de spritaj ilustraĵoj. Per la dialogoj oni spertigas en la uzo de esprimoj kaj parolturnoj ĉiam trafaj kaj naturaj, kaj sendube la instruistoj kaj memlernantoj de nia lingvo trovos ilin tre valora helpilo. Amuzaj Dialogoj en Esperanto estas sukcesa verko en sia speco, aĉetenda kaj uzenda. 
— F. de Diego. Boletín n202 (mar 1974)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]