Al la „Esperantisto“
(Alidirektita el Al la Esperantisto)
Al la „Esperantisto“ estas poemo de L. L. Zamenhof publikigita unuafoje en la gazeto La Esperantisto, n-ro 1, en septembro 1889. Ĝi aperis en du lingvoj: Esperanto kaj la germana, subskribita per la pseŭdonimo "Amiko"[1].
En la poemo Zamenhof parolas pri siaj idealoj kaj la verda stelo, kiu gvidas al la fina venko[2]. En la lasta strofo aperas la nekutima pasiva participa vorto alvenita; ĝian uzon Zamenhof klarigis en Respondoj al la amikoj en La Esperantisto, n-ro 5[3].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Zamenhof, L. L. (novembro 1889). “Al la „Esperantisto“”, La Esperantisto (Esperanto) (2), p. 7.
- ↑ Ragnarsson, Baldur. Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto. Libera Folio (2005-12-16). Alirita 06-2019.
- ↑ Zamenhof, L. L. (februaro 1890). “Respondoj al la amikoj”, La Esperantisto (Esperanto) (5), p. 32. “Tiel ekzemple en la versaĵo „Al la Esperantisto“ estas ne malregule uziti la esprimo „la celo estos alvenita (= oni alvenos al la celo). Tiel Vi vidas, ke la amikoj el Moskvo esprimis sian penson tute bone kaj tute ne malpatriote.”.